Ercmontaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Ercmontaro inter Ĉeĥio kaj Germanio
Rigardo okcidenten de Mückentürmchen, okcidenta Ercmontaro
La masivo de Fichtelberg/Keilberg
Burg Stein ĉe rivero Zwickauer Mulde
Bouřňák (de:Stürmer) vintre
Baraĵlago ĉe Försterhäuser ĉe naturprotektejo Božídarské rašeliniště (alteco: 960 m NN)
Altaro en Annaberg-Buchholz: vivo de ministoj, 1522
Puntistinoj, 1936
Annaberg-Buchholz, Sankta-Anna-preĝejo
Minista procesio, Marienberg
Kristnaskaj tradicioj: lumarkoj, nuksorompuloj, incensumado

La Ercmontaro (ĉeĥe: Krušné hory, germane: Erzgebirge) estas montoĉeno formanta la nord-okcidentan naturan limon inter la Ĉeĥa kaj Germana respublikoj. Ĝiaj arbumitaj deklivoj kaj bonaj klimataj kondiĉoj vicigas ĝin al la plej ŝatataj kaj plej belaj montaroj en la okcidentaj Bohemio kaj Saksio.

Riĉaj erc-trovejoj kaj ampleksaj arbaroj influis jam ekde la mezepoko la trajtojn de tiu ĉi regiono. La minado kaj konsekvenca komercado kun najbaraj landoj kaj kun enlando influis fondadon kaj disvolviĝon de la urboj. La minado portis en Ercmontaron vastajn eblecojn por utiligi la homajn kapablojn por ekstraktado de ercoj kaj ties prilaborado, la komerco certigis bonfarton.

Tiam estis fonditaj reĝaj minej-urboj: Jachymov (arĝento), Horni Blatna (stano, mangano), Bozi Dar (arĝento, stano). Ilia disvolviĝo restigis al nia generacio kulturajn kaj teknikajn memoraĵojn - dokumenton de matureco de niaj antaŭuloj.

Finigo de la minado ŝanĝis karakteron de tiuj ĉi lokoj. La loĝantoj devis serĉi novajn fontojn por sia vivtenado. Tial en la 19-a jarcento estiĝis multaj manufakturejoj prilaborantaj precipe el ledo, metalo kaj ligno. Disvolviĝis ankaŭ punto-farado. Malgrandaj fabrikoj kaj laborejoj portis gajnon al la posedantoj, sed nesufiĉe da nutrado al simpla popolo. (Pro la malfacilaj socialaj kondiĉoj naskiĝis tie revoluciaj batal-tradicioj de la laborista klaso).

La Ercmontaro nuntempe estas elstara centro de vintra sporto kaj turismo. Ĝia ĉarmo allogas pli kaj pli da vizitantoj enlandaj kaj eksterlandaj. ERCMONTAROn tranĉas reto da vintraj kaj someraj turismaj vojoj - signitaj per vojdirektiloj - kun pitoreskaj anguloj kaj belegaj videjoj en valojn.

Unu el la plej interesaj pejzaĝoj estas tiu ĉirkaŭ la urbeto Bozi Dar pro beleco de miksitaj arbaroj, akvujoj, turismaj vojoj kaj ampleksa torfejo - riĉa je karakteriza florado. Tra la torfejo kondukas instrua vojo, konigonta la vizitantojn kun la areo kaj ties specialaĵoj.

La plej alta monto Klinovec atingas alton 1244 metrojn super marnivelo. La alian monto - la plej alta en la germana parto de Ercmontaro - Fichtelberg havas 1214 metrojn. Menciindaj estas ankaŭ la aliaj montoj: Plesivec (1028 m), Blatensky vrch (1043 m), monto Spicak ĉe Boží Dar (1115 m) Tisovsky Vrch k.s.

Ion pri la nomo "Krušné hory". La ĉeĥa adjektivo "krušný" sonas triste - ĝi povas signifi: severa, malfacila, peza, laborpostula, nelevebla ... kaj simile. Sed antaŭ multaj jaroj oni uzadis en la ĉeĥa lingvo la verbon "kruchati" - ĝi signifas "ekspluati". Sed ne ĉiu scias, ke tiun ĉi montoĉenon oni nomadis ankaŭ RUDOHOŘÍ - kaj tio estas la ĝusta esprimo por ERCMONTARO - germane ERZGEBIRGE - tio signifas: "MONTARO DE ERCOJ"

La nomo "ERCMONTARO" devenas de ercoj, kiujn ĉi tie trovadis homoj, ekde komenco de la 16-a jarcento. En teritorio de Horní Blatná la prospektoroj trovis centrojn, taŭgajn por minado de stano. Tial en la jaro 1532 saksa reĝo ordonis fondi tie urbon. La urbo estis konstruenda laŭplane: tial la stratoj estas precize ortangulaj. La nomo "Blatná" devenas el la germana "auf der Platten" (= sur ebenaĵo); la vorto "Horní" signifas "mineja".

Ekde somero 1558 la teritorio apartenas definitive al la Bohemia regno. En la 16-a jarcento kaj 17-a jarcento la minado iom bankrotis - ankaŭ pro la reformacio (la ministoj estis plejparte luteranoj) kaj pro la Tridekjara milito. Sed ekde la 80-aj jaroj de la 17-a jarcento la minado denove disvolviĝis - krom stano tie troviĝis ercoj de kobalto, fero kaj mangano. La urbo Horni Blatna estas unike konservita renesanca urbo en Okcidenta Bohemio laŭplane konstruita - kontraste al proksima Jachymov, kiu disvolviĝis senplane.

La metodo de minado en Ercmontaro fakte estis "lavado". Dum milion-jaraj naturaj procezoj la erco restas sur malsupro de bordoj de la riveretoj kaj rojoj. De tie la mezepokaj ministoj fosis argilon, lavis ĝin kaj tiamaniere gajnis puran stan-ercon. Nur en la minejo "Konrado" (profunda 160 m) en la jaroj 1731-1790 estis elminitaj 876.806 kg da stano.

Certe oni bezonis por senĉesa lavado multe akvo. Tial en la jaro 1540 estis konstruita t.n. "Kanalo de Blatná" (Blatenský příkop), komenciĝanta proksimume 2 km sub la urbeto Bozi Dar kaj estas 20 km longa. Ĝi funkciis ĝis la komenco de la 19-a jarcento, kaj pli poste pro definitiva nuligo de la minado pereis. Nun ni rimarkas ĝin nur kiel sekan fosaĵon kreskumitan per arboj kaj herbo - sed ĝis nun ĝi estas videbla.

Same kiel akvo por minado de la stan-erco necesis ligno. La minejoj origine prenis la lignon senpage. Sed la arbaroj iom post iom perdiĝadis - do fine de la 30-aj jaroj de la 16-a jarcento estis eldonitaj t.n. "arbar-ordoj" kiuj malpermesadis segi junajn kreskaĵojn, por la ligno oni devis pagi laŭ prezaro kaj la segado estis super-vidata. La nuntempa arbara administrejo mastrumas sur 65 mil hektaroj kaj administras 34 mil hektarojn da arbaroj.

La instrua vojo pri la eksa ercminado en Ercmontaro finiĝas en la domo n-ro 127 (el la jaro 1754). Tie estas lokita urba ekzpozicio pri iama ercminado. La domo estas masonita en teretaĝo; la 1-a etaĝo estas konstruita laŭ tipa ercmontara metodo - de la lignumita masonaĵo. La teretaĝo enhavas volbojn kun ogivoj - en ili estas la ekspozicio. En unu ĉambro en 1a etaĝo restis konservita stukita ornamaĵo de la plafono; super la ŝtuparo estas kasona plafono.

Ankaŭ vidu