Ercofervojo (Bochum)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fervojliniaj vojoj en la meza Ruhr-Regiono, alikonstruitaj kiel biciklovojoj
Niveloprofilo de la ercfervoja pasejo
Informtabulo de la Regiona Ligo Ruhr ĉe la ercfervoja ponto 6 kun mapo kaj fonaj informoj

La ercofervojo en Bochum estis fervojlinio por la provizado de la altfornoj de pezindustria entrepreno Bochumer Verein kun fererco. Ĝi komenciĝis en Gelsenkirchen ĉe la Rejn-Herne-Kanalo kaj pasis trans proksimume naŭ kilometroj suden al la iama Bochumer Verein rande de la urbocentro de Bochum.

La fervojolinio estis konstruita ekde la Rejn-Herne-Kanalo en pluraj paŝoj, kaj per tio la pontoj donas enrigardon en la respektivan pontkonstruan teĥnikon trans tempospaco de tridek jaroj. La konstruo komencis en 1901, kaj oni konektis interalie la ŝtalfabrikon Schalker Verein kun la fervojo. Pro multaj ekzistantaj trafikaj konektoj en orient-okcidenta direkto sur la pasejo de la ercofervojo, oni metis la vojon sur digon altan proksimume 15 metrojn. Per starigo de la kolonoponto oni ligis en 1918/19 la Minejon Alma en Gelsenkirchen al la vojon. Nur en la lasta konstruetapo en 1930 la vojo estis finkonstruata ĝis la ŝtalfabriko Bochumer Verein kaj servis por la ercotransporto. Samtempe ĝi estis grava fervojkonekto por Minejo Carolinenglück kaj koaksigejo, kiu troviĝis nur 1,5 kilometrojn norde de la altfornoj de Bochumer Verein.

Ekesto de la biciklovojo[redakti | redakti fonton]

Post finado de la altforna produktado de la Bochumer Verein en la 1960-aj jaroj la ercofervojo ne plu estis bezonata kaj kadukiĝis iom post iom. Pli fruajn planojn por alimaniera uzado de la pasejo ne estis realigataj, kaj per tio konserviĝis verdaĵozono en nord-suda direkto en dense loĝata regiono. Von 2002 bis 2008 oni alikonstruis la vojon al biciklovojo, kiu ligas la Okcidentan Parkon sen vojkruĉiĝejoj al la Emscher-Biciklovojo. La paso de la vojo sur digo eblikgas elstaran vidaĵon de la ĉirkaŭa industrian kaj loĝterenan pejzaĝon. Sur la paso de la vojo troviĝas kelkaj pli grandaj, parte spektindaj pontkonstruaĵoj, al kiuj apartenas la novkonstruitaj pontoj Erzbahnschwinge trans la strato Gahlensche Straße, Pfeilerbrücke kaj Grimberger Sichel[1]. En la jaro 2012 la vojo estis seninterrompe asfaltata sur la sekcio Erzbahnschwinge (Bochum) ĝis Pfeilerbrücke (Gelsenkirchen).[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]