Erdélyi Gazda (Kluĵo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Erdélyi Gazda estis la oficiala agrokultura revuo de Erdélyi Gazdasági Egyesület (EGE, de 1939 Erdélyi Magyar Gazdasági Egylet, EMGE) fondita en Kluĵo, Hungario en 1869.

Historio[redakti | redakti fonton]

Originale ĝi aperis duonmonate, kelkfoje ĉiusemajne, post 1920 ĉiumonate. Inter oktobro 1918 kaj junio 1920 ĝi ne aperis. Ĝiaj ĉefredaktoroj estis Lajos Szádeczky, sekve (junio 1920 aprilo 1936) Bálint Török (agronomo), de 1936 ĝis 1942 Ádám Teleki, de 1943 ĝis 1944 Demeter Béla (inter oktobro kaj novembro 1944 ĝi ne aperis, kaj en la titolpaĝo de la decembra numero 1944 ne estas signita la nomo de ĉefredaktoro).

Kunlaborantoj[redakti | redakti fonton]

La plej produktemaj ĝiaj kunlaborantoj inter 1920 kaj 1944 estis: Dániel Antal, Bikfalvi Ferenc, Bodor Kálmán, Farkas Árpád, Konopi Kálmán, Balázs Kós, Károly Kós, Kuthy Sándor, Nagy Endre, Nagy Miklós, Páter Béla, Ritter Gusztáv, Seyfried-Szövérdi Ferenc, Dénes Szeghő, Szentkirályi Ákos, Tóth Tibor, Veress István. Ĝia fakliteratura agado estas tre grava. En 1944 ĝi aperis en 61 000 ekzempleroj. Ĝi eldonis ankaŭ librojn kaj kalendarojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]