Erdélyi Lapok (ĵurnalo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Erdélyi Lapok estis hungarlingva ĵurnalo en Oradea, Rumanio de 1-a de januaro 1932 ĝis oktobro 1944, en 1936 iomtempe kun titoloj Új Lapok, poste Magyar Lapok. Ĝia ĉefredaktoro estis Árpád Paál, ĉefkunlaboranto Elemér Gyárfás, inter kunlaborantoj estis Bélteky László, Csűrös Emília, Dévald László, Huzella Ödön, Jávor Béla. En ĝia literatura felietonrubriko kaj sur la dimanĉa literatura paĝo, Károly Pakocs, la redaktoro aperigis la poemojn de Áprily Lajos, Dsida Jenő, Horváth Imre, Kiss Jenő, Reményik Sándor, novelojn de Áron Tamási, verkojn de Bányai László, György Lajos, Jancsó Elemér (Északi rokonaink. Finnországi útirajz folytatásokban, 1932), Ruffy Péter, Szabó T. Attila; poemojn de Dezső Kosztolányi, László Mécs, Sándor Sík. De 1934 sub redaktado de Bélteky László eldonis malmultekoste aldonaĵon kun titolo Erdélyi Néplap, poste Néplap. Pli malfrue ĝi fariĝis forte dekstrtendenca kaj pro tiu pluraj el fruaj kunlaborantoj disiĝis de ĝi.

Fontoj[redakti | redakti fonton]