Erdőbénye
El Vikipedio
Erdőbénye (erdObEnje) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Tokaj. Erdő signifas: arbaro.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 46 km²
- Alto super marnivelo: 165 m
- Koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 48.2651/21.3555
- Loĝantaro: 1290
- Poŝtkodo: 3932
- Telefonprefikso: 47
Situo [redakti]
Erdőbénye situas sur deklivoj, laŭ flankovojoj. Abaújszántó troviĝas 16, Sárospatak 21, Tokaj 22, Encs kaj Tokaj po 23, Szerencs 26, Miskolc 58 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis el 1404. Ekde 1604 la vilaĝo apartenis al familio Rákóczi. Ili konstruis labirinton de vinkeloj. En 1739 pesto, en 1831 ĥolero okazis.
Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, kulturdomo, biblioteko, poŝto, kuracejo, apoteko, benzinputo, 3 vendejoj, hotelo, restoracio.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika gotika preĝejo omaĝe al Sankta Georgo
- kalvinana preĝejo
- kastelo de Szirmay (sirmai)
- kuracbanejo de 1830
- kolono memore al ĥolero