Erdősmárok
El Vikipedio
Erdősmárok [erdOŝmArok], germane Bischofsmarok, kroate Marok estas tre malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Baranya, en subregiono de Mohács. En la loknomo erdős signifas hungare: arbara.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 8 6 km²
- Loĝantaro: 80
- Poŝtkodo: 7735
- Telefonprefikso: 69
- Koordinatoj: 46°03′22″N 18°32'42″E
Situo [redakti]
Erdősmárok situas sur deklivoj, fine de longa sakovojo.
Historio [redakti]
La unua skriba mencio pri la vilaĝo devenis el 1261 en mallonga formo "Mark". Meze de la 16-a jarcento la vilaĝo apartenis al abatejo de Pécsvárad. Inter 1918-1921 armeo de Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj okupis la vilaĝon.