Erdőtarcsa
El Vikipedio
Erdőtarcsa [erdOtarĉa] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Pásztó. En la loknomo erdő signifas: arbaro.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 15 km²
- Koordinatoj: 47°45′44″N 19°32′27″O / 47.76222°N, 19.54083°OKoordinatoj: 47°45′44″N 19°32′27″O / 47.76222°N, 19.54083°O
- Loĝantaro: 550
- Poŝtkodo: 2177
- Telefonprefikso: 32
Situo [redakti]
Erdőtarcsa situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo. Aszód kaj aŭtoŝoseo troviĝas po 16, Hatvan 17, Pásztó 26, Budapeŝto 60 km-ojn.
Historio [redakti]
La unua mencio devenis pri la vilaĝo el la 15-a jarcento. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika (fundamente gotika) baroka preĝejo omaĝe al Ĉiuj Sanktuloj de 1746, turo alkonstruiĝis en 1903
- luterana novgotika kapelo de 1858, en 2005 renovigita
- luterana sonorilostablo
- baroka kastelo de Szentmiklóssy [sentmiklOŝi] de 1770, nun gastejo por akademianoj
- klasikisma nobeldomo de Végh [vEg] de 1820
- klasikisma nobeldomo de Márkus [mArkuŝ] el la 19-a jarcento, nun infanĝardeno kaj lernejo
- 2 arboretoj