Erdőtelek
El Vikipedio
Erdőtelek (erdOtelek) estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en subregiono de Heves (urbo).
Enhavo |
[redakti] Bazaj informoj
- Areo: 45 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.6853/20.3159
- Loĝantaro: 3500
- Poŝtkodo: 3358
- Telefonprefikso: 36
[redakti] Situo
Erdőtelek situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Kál-Kisújszállás. Heves (urbo) troviĝas 13, Eger, Mezőkövesd po 29, Kisköre 30 km-ojn.
[redakti] Historio
La unua mencio devenis el 1215 en formo Erdev. Dum la turkoj la vilaĝo senhomiĝis.
[redakti] Vidindaĵoj
- baroka katolika preĝejo el la 18-a jarcento
- arboreto apud la kastelo
- kastelo de Buttler el la 18-a j.c.
- klasikisma nobeldomo de Benes el la 19-a jarcento
- baroka ŝtona kruco de 1786
