Erdmuthe Dorothea von Zinzendorf

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erdmuthe Dorothea von Zinzendorf
Persona informo
Naskiĝo 7-an de novembro 1700 (1700-11-07)
en Saalburg-Ebersdorf
Morto 19-an de junio 1756 (1756-06-19) (55-jaraĝa)
en Herrnhut
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Reuß vd
Patro Heinrich X, Count of Reuss-Ebersdorf vd
Patrino Erdmute Benigna Gräfin zu Solms-Laubach vd
Gefratoj Heinrich XXIX, Count of Reuss-Ebersdorf • Benigna Marie of Reuss-Ebersdorf vd
Edz(in)o Nikolaus Ludwig von Zinzendorf vd
Infanoj 12
Profesio
Okupo poeto • verkisto vd
Laborkampo poezio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Erdmuthe Dorothea grafino de ZINZENDORF [cincendorf], denaske grafino Reuß zu Ebersdorf [rojs cu ...] (naskiĝis la 7-an de novembro 1700 en Ebersdorf, mortis la 19-an de junio 1756 en Herrnhut) estis germana pietistino kaj poetino de ekleziaj kantoj.

Ŝi ĝuis pietisman edukadon laŭ la principoj de Philipp Jacob Spener. La sinjorino edziniĝis al grafo Nikolao Ludoviko de Zinzendorf en 1722. Naskiĝis al ili, kies edzecon sennombraj kontraŭaj vidpunktoj malfaciligis, dek du infanoj, i.a. Renato de Zinzendorf.

Erdmuthe, al kiu estis instruanta la patrino ekonomion kaj administradon, transprenis la mastrumadon ne nur por la bieno de sia edzo en Berthelsdorf sed ankaŭ por la ĵus fondita domaro Herrnhut. En tiu Komunumo de la fratoj (Brüdergemeine) ŝi iĝis estrino de la Ejo de la fratinoj. Krome ŝi subtenas orfejon kaj servis kiel dompatrino. Post la unua ekziligo de sia edzo ĉi-lasta transdonis al ŝi en 1732 la tutan posedon. Kune kun Nikolao ŝi vojaĝis tra multaj eŭropaj landoj. Post rea elpelo de la edzo ŝi prizorgis liajn posedaĵojn dum dek unu jaroj.

Reveninte el Londono en 1755, la grafo ekvivis separite de sia edzino, ĉar la geedzoj pro longedaŭra disigo multe malkonkordiĝis. Erdmuthe, malsaneta post la morto de sia lasta filo, estis vivanta en Herrnhut, dume la grafo estis loĝanta en la kastelo Berthelsdorf.

Erdmuthe Dorothea elpensis tutan serion da ekleziaj kantoj kaj ŝi merite kaj modele eldonis la herrnhutajn spiritajn kaj edifajn devizojn ("Herrnhuter Losungen").

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo (germanlingve)[redakti | redakti fonton]

  • Erika Geiger: Erdmuth Dorothea Gräfin von Zinzendorf, SCM Hänssler, 3-a eldono, Holzgerlingen 2009, ISBN 978-3-7751-4825-2
  • Wilhelm Jannasch: Erdmuthe Dorothea Gräfin von Zinzendorf, geborene Gräfin Reuss zu Plauen, ihr Leben als Beitrag zur Geschichte des Pietismus und der Brüdergemeine dargestellt. Herrnhut: Verein f. Brüdergeschichte; Gnadau: Unitätsbuchhandlung 1915. (Zeitschrift für Brüdergeschichte ; Jg. 8. 1914; samtempe Heidelberg, teologia disertacio, 1914)
  • Georg Brückner: Erdmuthe Dorothea. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Vol. 6, Duncker & Humblot, Lepsiko 1877, p.193-194

Ligiloj[redakti | redakti fonton]