Erevano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
40°11′00″N 44°31′00″E  /  40.183333°N, 44.516667°O / 40.183333; 44.516667 (Erevano)
Erevano
armene: Երևան
ĉefurbo
Yerevan general pics 2013.jpg
Yerevan flag.gif
Yerevan coa.gif
Blazono
Oficiala nomo: Երևան
Lando Flago de Armenio  Armenio
Distriktoj
Historiaj regionoj
Monto Ararato
Konataj lokoj Fortikaĵo Erebuno, Matenadarano
Riveroj rivero Hrazdan, rivero Arakso
Situo Erevano
 - alteco 989,4 m s. m.
 - koordinatoj 40°11′00″N 44°31′00″E  /  40.183333°N, 44.516667°O / 40.183333; 44.516667 (Erevano)
Areo 227,0 km² (22 700 ha)
Loĝantaro 1 111 300 (2009)
Fondo 782 a.K.
Urbestro Karen Karapetijan
Horzono UTC (UTC+4)
 - somera tempo UTC (UTC+5)
Poŝtkodo
Telefona antaŭkodo +374 1
Situo enkadre de Armenio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Armenio
Situo rilate al Kaŭkazio
ButtonRed.svg
Situo rilate al Kaŭkazio
Situo enkadre de Azio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Azio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Yerewan
Retpaĝo: www.yerevan.am

Erevano[1] (en la armena Երևան) estas la ĉefurbo de Armenio,[2] kaj la plej granda urbo de la lando. Ĝia areo estas 227 km². Erevano havas specialan administran statuson, spite al la marzoj (մարզէր) en kiuj dividiĝas la lando.[3] Ĝi estis fondata en la jaro 782 a.K. okcidente de tio kio hodiaŭ estas Armenio, ĉe la orienta ekstremo de la monto Ararato kaj ĉe la bordo de la rivero Hrazdan. Post bataloj, disraboj, incendioj kaj tertremoj, Erevano fariĝis ĉefurbo de la Armena Demokratia Respubliko post la Unua mondmilito kaj ĝia loĝantaro pliiĝis per la alveno de pluraj centoj de postvivantoj de la armena genocido fare de la turka registaro, kaj ĝi plu etendiĝis dum la 20-a jarcento kiam konvertiĝis en unu el la 15 ĉefurboj de Sovetio. Tiamaniere, la malgranda urbo transformiĝis en unu el la plej gravaj de la regiono, sidejo de la plej gravaj kulturaj, artaj, edukaj kaj industriaj asocioj, krom la politika centro kaj bazo de ampleksa fervoja reto kaj komerca centro. Erevano estas la malplej loĝata el la tri landaj ĉefurboj de Kaŭkazio.

En 2003 la urba loĝantaro estis taksita je 1 091 235 loĝantoj,[4][5] kaj 1 245 700 se oni kalkulas la ĉirkaŭajn vilaĝetojn;.[6] En Erevano loĝas 42% de la la tuta loĝantaro, sekvata de Gyumri, kiu havas 150 917 loĝantojn. La aliaj provincaj ĉefurboj de Armenio estas tre malgrandaj kaj havas nur kelkajn milojn da loĝantoj. Multaj el ili forlasas tiujn urbojn pro ĝenerala regado de malriĉeco kaj senlaboreco.

La historio de Erevano komenciĝas en la 8-a jarcento a.K., per la fondiĝo de la urarta fortikaĵo nomata Erebuni en la jaro 782 a.K. Iom post iom la nomo evoluis, kune kun la evoluo de la armena lingvo, inter la 5-a kaj 4-a jarcento a.K, per modifado de la litero "b" en la nomo, ĝis transiro al "v".

Erevano havas propran universitaton, Akademio de la Sciencoj, Ŝtatan Muzeon kaj diversajn publikajn bibliotekojn. En la urbo ankoraŭ ekzistas ruinoj de urarta fortikaĵo de pli ol 3000 jaroj. Inter la vidindaj konstruaĵoj de Erevano menciindas la Katedralo, la Bazaro kaj la Opero. La flughaveno situas en Zvartnoco.

Etimologio kaj naciaj simboloj[redakti | redakti fonton]

La monto Ararato, simbolo de Erevano
Erevano

La origino de la urbonomo venas de la fortikaĵo Erebuno (de la Reĝlando Urarto), situanta en la urbocentro kaj nuntempe nur restas la ruinoj. En tiu epoko ĝi estis unu el la ĉefaj urartaj urboj. Cetere, unu el la 12 distriktoj de Erevano nomiĝas Erebuni kiel memoraĵo al ĝia pranomo.[7]

La ĉefa simbolo de Erevano, evidente, estas la monto Ararato, videbla dum mildaj tagoj ekde iu ajn punkto de la urbo. Ĝi estas reprezentata en la urboŝildo. Tamen, la monto Ararato ne plu apartenas al Armenio, sed al Turkio pro militoj de la pasinta jarcento kiam ĝi perdis tiun teritorion hodiaŭ nomata historia teritorio de Armenio.

En la urboŝildo videblas kronita leono[8] kiu iam estis antaŭe uzata de la Armena Respubliko en 1918 post ĝia sendependiĝo disde la Rusa Imperio. Tiu ĉi simbolo reprezentas la unuan reĝon de la Armena reĝlando en Kilikio, Leo la 2-a de Armenio. La nomo venas de leono, en la latina lingvo.

La leono Levon, kaj ĉiuj reĝoj de la Roupenida dinastio, estas reprezentataj per la krono kaj cetro en la dekstra gambo, kaj en la centro de la dizajno de la monto Ararato, kvarpiede marŝante, la ŝtatestron.[9] Kontraste, la okcidentaj simboloj , kie la leono reprezentiĝas stare (en la 13-a jarcento, Armenio rigardas al la romia okcidento kiel modelo).

Ekde 2004, Erevano havas propran nacian himnon, Erepouni-Erevano, verkita de Barouïr Sévag kaj komponita de E. Hovhannissjan, elektata dum konkurso por reprezenti la urbon, kaj flago ĉe la bazo de la urboŝildo.[10] La flago enhavas la ŝildon kun leono sur blanka fono, ĉirkaŭata de 12 etaj ruĝaj trianguloj kiuj reprezentas la dek du sinsekvajn armenajn ĉefurbojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antikva historio[redakti | redakti fonton]

La ruinoj de la Fortikaĵo Erebuno

La antikva Erevano kreditigas sian fruan ekzistadon sur sulko de la reĝo de Urarto, Argiŝto la 1-a kiu mencias la fondiĝon de la fortikaĵo Erebuno en 782 a. K., kiel ŝirmaĵo kontraŭ la atakoj kaj invadoj el la nordo de Kaŭkazio. Erevano, estas unu el la plej antikvaj urboj de la mondo. Inter la sesa kaj kvara jarcentoj a.K., Erevano estis unu el la ĉefaj centroj de la aĥemenida dinastio. En 585 a.K, la fortikaĵo Teiŝebaini (Karmir Blur), 30 mejloj norde de Erevano, estis detruita de la skitoj.

La nomo Erevano (aŭ Jerevano) estas uzata ekde la 7-a jarcento a.K sub regado de la persoj. Ĝi sekvis la destinon de Armenio kaj estis disputata de la romianoj, persoj kaj partanoj, ĝis la araba regado, kaj sinsekvaj regionaj dinastioj.

Mezepoko[redakti | redakti fonton]

Rekonstruado de la Bagratida standardo

La disvolviĝo de la urbo intensiĝas dum Mezepoko (ĉ. la 5-a kaj 6-a jarcentoj), kaj la unua erevana preĝejo, Preĝejo al Sanktaj Petro kaj Paŭlo, estas baptata en la 5-a jarcento. Post pluraj konkeraj intencoj de la araboj, en 658 ili okupas la urbon[11]. Ĝi fariĝis la dua plej grava urbo de la regiono post Dvin, kiu estis restonta kiel la ĉefa ekonomika centro de la Ararata plataĵo ĝis la 11-a jarcento. La araboj intencas islamigi la armenan loĝantaron pere de amasaj islamigoj, sed ĝenerala rezistado devigas ilin forlasi tiun intencon. Post tio la sekvaj kalifoj toleris la kristanismon kaj donas ampleksan memstarecon al la armenoj. Erevano konis pacan kaj prosperan jarcenton ĝis la ribeliĝoj de 740. La vilaĝo estis invadata kaj pluraj kvartaloj bruligataj; konsekvence, la urbo perdis la memstarecon ĝis 850 kiam la estonta armena reĝo Aŝoto la 1-a de Armenio kiu estis reganto, per titolo « princo el la princoj », rekuperas ĝin. Tiu ĉi reĝo markas la komencon de la Bagratida dinastio

Mapo de la Ĥanato de Erevano.

En 920, kun apogo de la Bizanca Imperio, la reĝo Aŝoto la 2-a aneksis Erevanon kaj sian regionon al la reĝlando. Dum la 10-a jarcento pro ĝia ekonomia kaj militista potenco, Erevano fariĝas la centro de la orienta Armenio. Ĝis la 11-a jarcento ĝis estis parto de la reĝlando de la bagratidoj, sed estis kaŝe ofertata al la bizancanoj en 1023 antaŭ aparteni al la Seljukidoj. Post la morto de la reĝo en 1041, Mikaelo la 5-a reklamas kaj rekuperas la urbon, Ani kaj la plataĵon Ararato.[12] Sed dua invado de la seljukidoj estis malfavora al la regiono, la bizancanoj retiriĝis al la vilaĝo Ani.[13] Tradicie agresemaj, la seljukidoj atakas, disrabas, bruligas kaj fine detruas Erevanon. Ili lasis la urbon abandonata, la kadavroj kovris la stratojn, kaj finfine prenis la kontrolon de la reĝlando en 1064.[13] En la 12-a jarcento, Kartvelio fariĝas grava regiona militista potenco kaj akceptis kuniĝi al la armenoj por la forpelado de la seljukidoj. Erevano estas prenata de la armenoj en 1201, kiuj rekontruas ĝin kaj la urbo konas dum 20 jaroj oran epokon. Ekde 1225, la turkmenaj kaj mongolaj invadoj sinsekvas unu la alian kaj ili finiĝas per tolerema regado al la kristanoj. En 1256 Erevano iĝas ĉefurbo de unu el la kvar regionoj de la Mongola Imperio. Fine de la 13-a jarcento, la islamiĝo de Ĝazan-Ĥano kaj la mongola nomadismo bremsas la disvolviĝon de la regiono[11]. La tuta lando suferas je malsatego kaj la loĝantaro preferas forfuĝi kaj abandoni plian fojon la urbon Erevano. En 1387, Tamerlano invadas, disrabas kaj la urbon kaj la regionon, post pluraj sensukcesaj provoj.

Erevano en 1796

Dum la turko-persaj militoj, la urbo ŝanĝis 14-foje sian reganton inter 1513 kaj 1737. En 1604, laŭ ordono de Abazo 1-a la Granda, dekmiloj da armenoj (inkluzive de la erevananoj) estis deportitaj al Persio. Kiel konsekvenco, la erevana loĝantaro fariĝis 80% muslima kaj 20% kristan-armenoj. Dum la jardeko de 1670, la franco Jean Chardin vizitis la urbon kaj priskribis ĝin en siaj Vojaĝoj de Chardin Cavalier tra Transkaŭkazio en 1672-1673. La 7-a de junio 1679, tertremo detruis la urbon.

Post 1747, la urbo estis parto de la Ĥanato de Erevano, muslima princlando sub persa regado. Dum la dua ruso-persa milito, Erevano estis liberigita fare de la rusaj trupoj sub gvidado de Ivano Paskeviĉ la 1-a de oktobro 1827, kaj formale cedata de la persoj en 1828.

Moderna historio[redakti | redakti fonton]

Poŝtmarko de 12 rubloj de 1968, kiuj memorigas la datrevenon 2750 de la erevana fondiĝo

En 1918, post la fino de la Unua mondmilito, Erevano estis deklarata kiel ĉefurbo de la nova Armena Demokratia Respubliko. Samjare, Erevano konfrontiĝis al la minacoj de la otomana armeo, kiu eniris 7 km de la urbo. Nur la tuja subskribo de la Traktato de Batum povis savi la ĉefurbon de otomana okupado.

La 4-a de decembro 1920 ĝi estis okupata de la Ruĝa Armeo, kiu malfondis la respublikon. La 16-a de februaro 1921 ekas la kontraŭ-soveta ribeliĝo en la urbo, kiu ne estis kontrolata ĝis la 2-a de aprilo.

Erevano daŭre estis ĉefurbo de Armenio, ĉi-foje de la Armena Soveta Socialista Respubliko unu el la dek kvin respublikoj de Sovetio. La sovetia epoko transformis la urbon en moderna industria metropolo kun pli ol miliono da loĝantoj, ellaborata laŭ la eminenta armena arkitekto Aleksandro Tamanjan. Erevano ankaŭ fariĝis grava kultura kaj scienca centro.

Tamanjan miksis tradician arkitekturan stilon kun la urbaj modernaj stiloj de la epoko. Ĝia dizajno estas radia cirklo kiu regas la tutan urbon. Kiel rezulto multaj historiaj konstruaĵoj estis detruitaj, inkluzive de preĝejoj, moskeoj, la persa fortikaĵo, banejoj, bazaroj kaj karavangastejoj. Multaj el la distriktoj kiuj ĉirkaŭas Erevanon ricevis la nomon de armenaj komunumoj kiuj estis dekumitaj de la otomanoj dum la armena genocido. La distriktoj Malatja-Sebastio kaj Nork-Maraŝo, ekzemple, estas la nomoj de la turkaj urboj Malatjo, Sivaso kaj Maraŝo, respektive. Post la fino de la Dua mondmilito, germanaj militkaptitoj estis uzataj por la konstruado de novaj konstruaĵoj kaj strukturoj, kiel la ponto Kievjan.

En 1965, dum la solena memorigado de la 50-a datreveno de la genocido, Erevano estis la centro de 24-hora protestado kontraŭ la soveta reĝimo, la unua tiaspeca manifestacio en Sovetio, por postulado de soveta agnoskado pri la Genocido fare de la turka registaro. En 1968, la urbo celebris la 2750-jariĝo.

Post la fino de Sovetio, Erevano fariĝis ĉefurbo de sendependa Armenio la 21-a de septembro 1991. La proviziado de gaso kaj elektro estis ege malfacila; la konstanta elektra energio estis restablita en 1996. Kiel konsekvenco de la malapero de Sovetio, dum la lastaj 5 jaroj, la urbocentro transformiĝis en granda konstruada entrepreno kiu celas forigi ĉiajn sovetajn stilojn. Laŭ la nacia statistika servo, en 2008 estis foruzitaj 1,8 milionoj da dolaroj je konstruaĵoj. La prezoj de la apartamentoj de la urbocentro dekobliĝis dum la lasta jardeko. Tamen, kelkaj fakuloj opinias ke tiuj novaj konstruaĵoj kaj la urba planado perfortas la sekur-kondiĉojn kontraŭ tertremoj.

Geografio kaj klimato[redakti | redakti fonton]

Erevano je 20 km alte, nordokcidente

Erevano troviĝas en orienta Armenio, en la nordorienta zono de la valo de la monto Ararato. La supra parto de la urbo estas ĉirkaŭata de montaro en tri punktoj, dume la suda parto troviĝas la bordoj de rivero Hrazdan, kiu enfluas en la rivero Arakso. La rivero Hrazdan dividas la urbon en du partoj. La urba alteco estas inter 900 kaj 1300 m.

Ĉar Erevano estas la ĉefurbo de la lando, ĝi ne apartenas al iu ajn marzo. Malgraŭ tio, ĝi estas ĉirkaŭata de la sekvaj marzoj: Kotajko (norde), Ararato (sude), Armaviro (provinco) (sudokcidente) kaj Aragacotno (nordokcidente).

La klimato de Erevano estas kontinenta, kun sekaj kaj varmaj someroj kaj malvarmaj kaj mallongaj vintroj. La temperaturo en aŭgusto atingas 40 °C, dume en januaro, la plej malvarma monato ĝi povas atingi -15 °C (5 °F). La pluvado estas malofta, kun mezuma ĉiujara pluvado de 350 mm.

Politiko[redakti | redakti fonton]

Ĉefurbo[redakti | redakti fonton]

Erevano estas la ĉefurbo de Armenio ekde la Unua Respubliko en 1918. Tiam, malgranda ĉefurbo de la armena regno situanta en la plataĵo ĉe la monto Ararato, antikva tero de la armenoj, tial evidentiĝas ĝia altrudo kiel ĉefurbo de la juna respubliko.

Malgraŭ tio ke Armenio perdas sian sendependon kaj estas aneksata al Sovetio kiel Armena Soveta Socialista Respubliko, Erevano restas kiel ĉefurbo kaj gastas la politikajn instituciojn de la respubliko. En 1991, post la fondiĝo de la tria armena respubliko, Erevano restas kiel la politika centro kaj arigas ĉiujn naciajn instituciojn: parlemento, ministerioj, prezidenta palaco, publikaj organismoj kaj juraj institucioj.

Municipo[redakti | redakti fonton]

Aŭtoj de la municipa polico de Erevano

La Konstitucio de la Armena Respubliko, adoptata la 5-a de julio 1995 ne inkluzivas Erevanon inter la marzoj de la lando.[14] Ĝi estas aparta administra regiono kvankam ĝia regado similas al la resto de la marzoj sed kun kelkaj specifaĵoj.[2]

La administra aŭtoritato de Erevano estas reprezentata de:

  • La urbestro, nomumata de la prezidento (kiu povas ankaŭ lin/ŝin forigi) laŭ propono de la unua ministro, ĉirkaŭata de kvar sekretarioj kiuj gvidas 11 sektorojn (i.a. financo, transporto, dungado, kulturo, edukado, ktp.),[15]
  • la Konsilio de Erevano, kiu arigas sub la aŭtoritateco de la urbestro la distriktestrojn,[16]
  • Dek du distriktoj, ĉiu distrikto havas sian propran distriktestron kaj ĝian konsilion sub la gvidado de la urbestro. Entute, Erevano havas ĉefan urbodomon kaj etan urbodomon po distrikto.

La lasta modifado de la Konstitucio (27-a de novembro 2005) transformis la urbon en komunumo ; la konstitucio disponigas de tiam ke tiu komunumo devas esti regata de urbestro rekte aŭ nerekte elektata, kaj ke ĝi devas esti regata per specifa leĝo,[17] la leĝo rilate al Erevano. Tiu leĝo estis aprobata fine de 2008 kaj ratifita de la respublika prezidento la 15-a de januaro 2009; ĝi antaŭvidas la elektadon de urbestro fare de la

Erevano kaj Ararato fone

Municipa Konsilio por kvarjara regadperiodo kaj lia/ŝia anstataŭo inter la 12 vic-urbestroj el la dekdu dependaj distriktoj de la urbo.[18] Laŭ tiu leĝo, la Konsilio estos renovigata dum la elektadoj de la 31-a de majo 2009, ĝi konsistos el 65 membroj kaj estos elektata la urbestro el ĝia sino.[19]

Hambartsum Galstjan estis la lasta urbestro de la Armena Soveta Socialista Respubliko kaj la unua de la sendependa Armenio. Ekde la sendependo en 1991, ok urbestroj sukcediĝis. Jervand Zaharjan estis la urbestro en 2003 ĝis marto 2009,[20] dato kiam la prezidanto Sergej Sargsjan anstataŭas lin per Gagik Beglarjan kiel antaŭvido al la municipa balotado la 31-a de majo.[21]

Krom la nacia kaj strata polico, Erevano havas municipan policon. Tiuj tri policaj organismoj okupiĝas pri la ordo en la urbo per opa laborado.

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

Erevano dividiĝas en 12 distriktoj (Համայնք).[22]

Ĉiu distrikto estas subdividata en kvartalojn (Թաղամաս). Unu distrikto povas havi ĝis sep kvartalojn.

La 12 distriktoj de Erevano
Distriktoj kaj kvartaloj de Erevano
Distriktoj (Համայնք) Loĝantaro Areo Kvartaloj (Թաղամաս)
Aĵapnjako
Աջափնյակ
125;800
25,68 km
Aĵapnjako, Noraŝeno, Nazarbekiano, Silikiano,
Lukaŝino, Haĝtanako, Vahaknio
Arabkiro
Արաբկիր
150 200
12,35 km
Nor Arabkir, Aygedsor
Avano
Ավան
50 400
8,37 km
Avano, Avan-Areŝo 1 et 2
Davtaŝeno
Դավթաշեն
50 500
6,71 km
Davtachen, Narek
Erebuno
Էրեբունի
126 200
48,41 km
Erebuno, Nor-Areŝo, Sari-Taĝo, Vardaŝeno,
Muŝavano, Verin-Hraŝeno
Kanaker-Zejtuno
Քանաքեր-Զեյթուն
102 700
8,10 km
Kanakero, Nor-Zejtuno
Kentrono
Կենտրոն
179 100
14,20 km
Pokr-Kentrono, Noragjuĝo, Nor-Kilikio, Ajgestano,
Kondo
Malatjo-Sebastio
Մալաթիա-Սեբաստիա
158 700
25,80 km
Nor-Malatjo, Nor-Sebastio, Zoravar-Antraniko,
Ŝahumiano, Araratiano
Nork-Maraŝo
Նորք-Մարաշ
14 600
4,60 km
Norko, Nor-Maraŝo
Nor-Norko
Նոր Նորք
132 100
14,47 km
Nor-Norko
Nubaraŝeno
Նուբարաշեն
9 300
18,11 km
Nubaraŝeno
Ŝengavito
Շենգավիթ
146 100
4,05 km
Nerkin-Ŝengavito, Verin-Ŝengavito, Koĝbo,
Nerkin-Ĉarbaĥo, Verin-Ĉarbaĥo, Noragavito

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

En la komenco ĝi estis eta vilaĝo, sed kun la paso de la tempo kaj diversaj historiaj okazintaĵoj, Erevano fariĝas ĉefurbo de Armenio, granda urbo kun pli ol unu miliono da loĝantoj. Tamen, en 1827 la urbo nur havis 6 publikajn parkojn, 851 vendejojn, 7 karavangastejojn, 10 banejojn kaj 1 736 ŝtonajn domojn. En 1989 la erevana loĝantaro estas la triono de la tuta enlanda armena loĝantaro.

Ĝis la Perestrojko kaj falo de Sovetunio en 1991, la loĝantaro estis plimulte armenoj sed ankaŭ estis gravaj malplimultoj de rusoj, kurdoj, azeroj kaj persoj. La tuta azera malplimulto malaperis por la milito pro la Montara Karabaĥo inter 1988 kaj 1994, kaj la ekonomia krizo de la 90-aj jaroj forfuĝigas grandan parton de la rusoj. Hodiaŭ, la erevananoj estas ĉefe armenoj.

Kiel en la resto de la lando kaj de aliaj eksaj sovetaj respublikoj, multaj personoj foriris al la eksterlando (ĉefe al Eŭropo kaj Nord-Ameriko) pro la ekonomia krizo..[23] La tuta erevana loĝantaro estis 1 245 700 en 2006 laŭ la erevana urbodomo.

Erevano estas la malplej loĝata ĉefurbo el la tri kaŭkazaj ĉefurboj.

Ekonomiko[redakti | redakti fonton]

Industrio[redakti | redakti fonton]

La nuklea centralo Mecamoro provizias elektron al la tuta urbo.

En 2001, la kontribuado de Erevano al la nacia industria produktado altiĝis je 50 %.[24]

La erevana industrio centriĝas en la fabrikado, transformado kaj konservado de industriaĵoj.[25] Kvankam la ekonomia krizo de la 90-aj jaroj malfortigis kaj detruis la landan industrian sektoron, ankoraŭ kelkaj fabrikoj funkcias. La plej rimarkinda sektoro estas naftoindustrio kaj en pli malgranda kvanto la industrio de aluminio.

Aliaj industrioj fabrikadas aŭtomobilaĵojn (turbinoj de elektromaŝinoj) ktp..[26]

Pro sia geografia situo ĉe la bordoj la rivero Hrazdan, la urbo disvolvigis hidroelektran produktadon: du hidroelektraj centraloj situas en la municipo[27]. Menciindas ankaŭ, ke la termika centralo, situanta sude de la urbo, ankaŭ provizas iom da elektro.

Erevano, disvolviĝanta urbo.

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

La sektoro pri konstruado spertas regulan kreskadon ekde la komenco de la jaro 2000[28]. La urba panoramo inkluzivas tre modernajn dizajnojn. La okcidenteciĝo de Armenio okazigas la detruadon de konstruaĵoj tro sovetiaj — ĉefe la konstruaĵoj el la lastaj jaroj de Sovetio — aŭ kelkaj aliaj tre malnovaj kiuj estas anstataŭataj de novaj konstruaĵoj por harmoniigi la kvartalon. Kiel konsekvenco, la prezoj ne ĉesas altiĝi[29]. La tro etaj domoj ĉe la urbocentro estas detruataj post la anstataŭo de pluretaĝaj konstruaĵoj.

Publikaj plibonigaĵoj[redakti | redakti fonton]

La stratoj, pontoj, publikaj parkoj, fervojoj (i.a.) kiuj estis forlasataj dum la 90-aj jaroj pro la ekonomia krizo, denove estas riparataj kaj novaj stratoj estas konstruataj, post kelkaj jaroj. Nuntempe la ekonomio estas pli prospera, la investaĵoj pliiĝas kaj la riparado kaj kreado de novaj servoj estas bezonataj por rekuperi forlasatan sektoron post 15 jaroj.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Bazaro de Erevano

Turismo en Armenio evoluas jaron post jaro kaj la ĉefurbo Erevano estas unu el la gravaj turismaj celoj. La urbo havas la plimulton de luksaj hoteloj, modernaj restoracioj, drinkejoj kaj noktokluboj. La flughaveno Zvartnoc ankaŭ faris renovigan projektojn kun la kreskanta nombro da turistoj vizitantaj la landon. Multaj lokoj en Erevano estas allogaj por turistoj, kiel ekzemple la dancaj fontanoj de la Placo de la Respubliko, la Operejo, la Kaskado-komplekso, la ruinoj de urarta Erebuno, la historia loko de Karmir Blur ( Teishebaini), ktp. La hotelo Armenia Marriott situas en la koro de la urbo ĉe Placo de la Respubliko, dum aliaj gravaj hotelĉenoj ankaŭ estas en la urbocentro, kiel ekzemple la Ora Tulipo Yerevan Hotel kaj Congress Hotel. Antaŭnelonge, novaj luksaj hoteloj estis inaŭguritaj en la kvartalo Silikjan de la distrikto Aĵapnjak.

Erevano mem, inspiras fremdulojn viziti la urbon por ĝui la miraklan vidon de la biblia monto Ararato, ĉar la urbo situas sur la piedoj de la monto formante la formon de romia amfiteatro. Ekzistas amaso da historiaj ejoj, preĝejoj kaj citadeloj en areoj kaj regionoj ĉirkaŭante la urbon (Garni, Zvartnoco, Ĥor-Virapo, ktp.).

Aliflanke, vizitantoj kaj turistoj povas ĝui la ĉarmajn noktojn de Erevano kun gamo de pluraj specoj de restoracioj, strato-kafejoj, tetrinkejoj, kazinoj, drinkejoj, diskotekoj, noktokluboj kaj karaokeejoj.

Garni, proksime de Erevano

Kun ĉ. 380 000 vizitantoj en 2006 kaj pli ol 450 000 antaŭvidataj en 2007,[30] Armenio plifortigas la enlandan turismon. La unua urbo kiu profitas la alvenon de amasaj tursimaj grupoj aŭ unuopuloj estas Erevano kie troviĝas la ĉefaj kulturaj institucioj. La dizajno de hoteloj, restoracioj (kiuj multe pliiĝas dum la lastaj kvin jaroj), la flughaveno estis ampleksigata, novaj amuzparkoj estas konstruataj kaj multnombraj vojaĝagentejoj kaj turismaj oficejoj. La pliiĝo de taksioj kaj prestiĝaj vendejoj estas la nerekta konsekvenco de la turisma ekspansio.

Komerco[redakti | redakti fonton]

Armenio, ĉiutage alproksimiĝas al la okcidenstila ekonomika sistemo, la surstrataj bazaroj kaj komercaj centroj aperas en la tuta urbo. Ĉiuj grandaj markoj estas reprezentataj en Erevano: Armani, Adidas, Lacoste, Puma, Levi's, Naf Naf, LG, Philips, Bang & Olufsen, kaj Hertz.[31]

Servoj[redakti | redakti fonton]

En 2001 la kontribuo de Erevano en la nacia sektoro de servoj altiĝis al 76,3 %.[24]

Erevano gastigas la sidejojn de la ĉefaj enlandaj naciaj amaskomunikiloj: presaĵoj (Armenian liberty, Azg, ktp.), radioj [32] (Nacia Armena Radio,[33] Radio 2, Radio VEM,[34] Radio Van,[35] City FM, Radio Aurora,[36] RFI, ktp.) kaj televidkanaloj (Armenio 1, Armenio TV, Erevano TV, ktp.).

La bonaj studoj kaj kleriĝo de la loĝantaro kaj la malaltaj salajroj forte allogas la eksterlandajn investantojn. La informadiko, inter aliaj, en plena disvolviĝo kaj post la instalado de Lycos Europe en Erevano junie 2005,[37] Estas Microsoft kiu decidas malfermi ofecejon en Armenio.[38] Aliflanke, la fakaj societoj pri la interreta domajno aŭ de la poŝtelefonaj, post forta kreskado kaj postulado de ĝiaj servoj, instalis sidejon en Erevano.

Lastatempe la vivnivelo pliboniĝas kaj altiĝas,[39] kiel avantaĝo, la nunaj necesaĵoj povas esti kontentige solvataj, spite al antaŭa jardeko ; tial multnombraj bankaj agentejoj malfermiĝis post la 90-aj jaroj kaj ankaŭ pluraj advoktaoficejoj kaj financaj konsilejoj.

Sano[redakti | redakti fonton]

La du trionoj[40] de la armena sansistemo troviĝas en Erevano. La urbo havas kvin ĝeneralajn hospitalojn, naŭ plurfakajn sancentrojn kaj pluraj urĝejoj kaj aliaj medicinaj centroj,[40] kaj publikaj kaj privataj.

Batalo kontraŭ la malriĉeco[redakti | redakti fonton]

La indekso pri malriĉeco de Erevano forte malpliiĝis dum la lastaj jaroj kaj multe pli rapide ol la resto de Armenio: la ekstrema malriĉeco kaj la malriĉeco respektive transisris de 24,8 % kaj 58,4 % de la loĝantaro en 1998-1999 al 3,6 % kaj 23,9 % en 2005.[39] Tamen, la ĉefurbo prezentas la plejan malegalecon en la tuta lando.[39] La distrikto Kentrono estas la malplej malriĉa, sed la distriktoj Aĵapnjako, Ŝengavito kaj Nubaraŝeno estas la plej malriĉaj distrikoj.[39]

Tiu ĉi pozitiva evoluo naciskaliĝas (kun la helpo de la Monda Banko kaj la Internacia Mona Fonduso) pro la akceliĝo de la ekonomika kreskado kaj la intenco malpliigi la maldungadon. La plej rimarkinda produktiveco de Erevano laŭ raportoj de la resto de la lando ŝuldiĝas al la koncentriĝo de la ekonomikaj aktivecoj en la ĉefurbo.[24]

Urbocentro[redakti | redakti fonton]

La urbocentro gastigas la universitatojn, la Nacian Sciencan Akademion de la Armena Respubliko, la muzeojn, ministeriojn, publikajn bibliotekojn, artgaleriojn, dancejojn, koncertejojn.

La distrikto Kentrono (kentron « centro » en la armena lingvo) ampleksiĝas komence de la placo de la Respubliko kaj la Opero. La urbocentro estas esence formata de longaj ombrumitaj avenuoj bordataj de sovetstilaj konstruaĵoj. La originaleco de tiuj konstruaĵoj el tufo (vulkanaj rozkoloraj ŝtonoj) kiuj kovras la fasadojn ornamitaj per mezepokaĵoj. Unu el la plej rimarkindaĵoj de la urbo estas la multaj fontanoj ĉe la verdaj spacoj de la urbo.

La nuna Erevano[redakti | redakti fonton]

Post la sendependeco, Erevano iom post iom liberiĝas de la komunismaj simboloj. La stratoj kaj placoj kun sovetaj nomoj estas rebaptataj kaj la statuoj de sovetuniaj herooj estas forigataj.

La vilaĝo konstante transformiĝas, pli kaj pli alproksimiĝante al la stilo de okcidentaj ĉefurboj. Malgraŭ la krizo de la 90-aj jaroj la komercejoj kaj restoracioj ĉie floras kaj pluraj gravaj urbestraj agadoj transformas la centron. La plej rimarkinda el tiuj agadoj estas sendube la konstruado de avenuo por piedirantoj - la Norda Avenuo[41] - preskaŭ 800 metrojn longa kiu kunligas la du plej gravajn neŭralgiajn punktojn de la ĉefurbo, kiuj estas la Opero kaj la Placo de la Respubliko. Pli ol simpla strato, ĝi fariĝis nova kvartalo el moderna dizajno kun pluraj vendejoj, restoracioj kaj grandega subtera parkejo. Tre proksime de la Placo de la Respubliko troviĝas la sola GLAT-ejo de la lando, kiu konsistas el trinkejo nomata Meline's Bar.[42]

La konstanta kreskado de la aŭtomobila trafiko devigis la urbodomon entrepreni konstrulaborojn kiuj konsistas el periferia strato por mildigi la trafikon en la urbocentro. Tiu kreskado de aŭtoj ankaŭ okazigas seriozan problemon pro la serĉado de parkejo. La urbodomo anoncis en aprilo 2008 la konstruadon ĝis 2011 de 10 000 subteraj parkejoj ĉe la plej bezonataj lokoj de la urbo, tiaj kiaj la Urbodomo, la Opero aŭ la Stadiono Hrazdano, por la solvado de tiu problemo..[43]

Parkoj kaj ĝardenoj[redakti | redakti fonton]

Poplavok

Erevano estas tre verda urbo, plena de parkoj kaj fontanoj, la centro estas ĉirkaŭata de « verda zono », longa plurkilometra parko kie estas kafejoj, sportejoj (teniso kaj manpilko),statuoj kaj multnombraj arboj. La verda zono komenciĝas sude, ĉe la Katedralo Sourp Krikor Loussavoritĉ, kaj finiĝas norde fare de granda kafejo-restoracio simile al ŝipo, nomata Poplavok, apud la Avenuo Mesrop Maŝtoc, malantaŭ la Opero. Proksime de la Opero troviĝas la Placo de la Libereco, kiu estas parko kies baseno kaj dekduo da kafejoj kaj restoracioj multe allogas kaj la erevananoj kaj la turistojn.

Super la altaĵoj de la urbo, ĉe Parko de la Venko troviĝas monumento al la Patrino Armenio kiu donas eksterordinaran vidaĵon de Erevano, la monto Ararato kaj parto de ĝia plataĵo. Ankaŭ troveblas eta amuzparko, piknikejo, baseno kun barkoj, kafejoj kaj granda luksa hotelo, la Golden Palace.[44]

Multaj aliaj grandaj parkoj beligas la urbocentron kaj la periferiajn kvartalojn kiuj kelkfoje estas ĉirkaŭataj de vastaj verdaj zonoj. En resumo, nur restas kelkaj cikatroj el la ekonomia kriza epoko de 1992 ĝis 1993, kiam la erevananoj devis haki la plejparton de la arboj de la urbo por varmigi sin dum la krudaj malvarmaj vintroj.[45]

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Edukado[redakti | redakti fonton]

La plej antikvaj universitatoj de Erevano venas de la unua respubliko (1918-1920) :Ĉar Erevano estas la ĉefurbo de Armenio, ĝi havas la plejparton de la instru-centroj de la lando. En Armenio troviĝas 27 lernejoj[46] kaj 12 artlernejoj[47] kiuj estas administrataj de la Ministerio pri Edukado.

La plej grandaj universitatoj de Armenio, kaj publikaj kaj privataj havas sian sidejon en Erevano. Ili multe allogas la eksterlandajn studantojn, ĉefe el Hindio, pro la tre malalataj prezoj kompare kun aliaj landoj kaj altkvalita instruado de medicino en la angla lingvo.[48]

La malfermado de sovetiaj universitatoj fariĝis dum la 30-aj jaroj:

  • La Ŝata Medicina Universitato (Ե.Պ.Բ.Հ. - JSMU)[51] en 1930.
  • La Ŝtata Inĝeniera Universitato [52] en 1933 (ĝi havas 10 000 studantojn).
  • La Ŝtata Lingva Universitato[53] en 1935.

La eksterlandaj universitatoj ankaŭ malfermis siajn pordojn post la sendependeco:

  • La Usona Universitato de Armenio (Հայաստանի Ամերիյան Համալսարան)[54] en 1991.
  • La Ŝtata Rusa-Armena Universitato (Հ.Ռ.Հ. - RAU), kiu akceptas 1 600 dulingvajn studantojn ekde 1997.
  • La Franca Universitato en Armenio (UFAR)[55] en 2000.

Kulturo kaj amuziĝo[redakti | redakti fonton]

Muzeoj kaj bibliotekoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa muzeo de Erevano estas la Nacia Galerio de Armenio konstruita en 1921. Ĝi estis aneksita al la Muzeo pri Historio de Armenio. Krom la konstanta ekspozicio kiu konsistas el valoraj pentraĵoj de la famuloj Ivan Ajvazovskij, Vasilij Kandinskij, Marc Chagall, Rousseau, MonticelliEugène Boudin,[56] ĝi ofte ricevas portempajn ekspoziciojn, tiaj kiaj la ekspozicioj de Yann Arthus-Bertrand en 2005, la italo-armena ekspozicio en 2005 inter aliaj.

La muzeo pri la armena genocido, estas la plej grava pro la simbolismo kiun ĝi reprezentas, ĝi troviĝas ĉe la Cicernakaberdo. Ĝi montras plurajn atestaĵojn, tekstojn kaj fotojn de la amasmurdado fare de la turka registaro.

Matenadarano estas biblioteko-muzeo kiu havas grandan kolekton de antikvaj manskribaĵoj kaj plurajn bibliojn el la Mezepoko. Ĝi situas en la urbocentro, super la avenuo Mesrop Maŝtoc. En 2007, okaze de la jaro Armenio en Francio, la biblioteko Matenadarano pruntedonis plurajn manskribaĵojn al la muzeo Luvro por la ekspozicio Armenio sankta.

Vide al la rivero Hrazdan, la muzeo Sergej Paradĵanov, kiu estis tute riparita en 2002, prezentas 250 verkaĵojn, kaj dokumentojn kaj fotojn[57] de la armena reĝisoro kaj pentristo. La konservinto de tiuj dokumentoj estis la fotisto kaj historiisto Zaven Sargsjan.

Erevan ankaŭ havas aliajn muzeojn kiaj la muzeo pri Mezoriento kaj la muzeo pri Erevano.[58]

Kinejoj, teatrejoj, operejoj kaj koncertejoj[redakti | redakti fonton]

Opero (Erevano) malfermita en 1933, konstruita ene de la plano de f Aleksandro Tamanjan

Erevano havas plurajn kinejojn inter ili la plej fama kinejo nomata Moskvo. La plejparto de la famaj sukcesaj filmoj spekteblas en la kinejo samtempe kiel en aliaj landoj. Scipovo de la rusa lingvo estas nepra kondiĉo por spekti filmojn en kinejoj ĉar ĉiuj filmoj estas dublataj en la rusan.

Ekde 2004 la kinejo Moskvo okazigas ĉiujare la Internacian Festivalon Ora Abrikoto. La lasta eldono estis prezidata de Atom Egoyan kaj la premion ricevis la filmo Import/Export de la aŭstria reĝisoro Ulrich Seidl.[59]

La Operejo de Erevano havas en unu flanko la koncertejon Aram Ĥaĉaturjan kaj aliflanke la operan nacian teatron kaj la baletejon Aleksandr Spandarjan. Grandnombraj kvalitaj teatrejoj permesas la ĉeestadon al pluraj teatraĵoj kaj pluraj spektaklejoj inter kiuj elstaras Hamalir kiu ofertas plurajn koncertojn kvankam la trankvileco de la armenoj faciligas la subĉielajn koncertojn ĉe diversaj placoj.

Amuziĝo[redakti | redakti fonton]

Waterworld

La zooparko de Erevano estis fondata en 1940. Post travivado de la tre malfacila ekonomia krizo de la 1990-aj jaroj, ĝi havas pli bonan ekonomian staton. La enirado, kiu kostas malpli ol unu eŭron, permesas la vidadon de pluraj bestoj: elefantoj, agloj, ursoj, kameloj kaj ducent aliaj specioj.[60]

Waterworld estas akva amuzparko [61] kiu troviĝas en la altaĵo de la urbo. Ĝi havas plurajn basenojn, restoraciojn kaj kafejojn. La parko fermiĝas de oktobro ĝis majo pro la malvarma sezono, sed la konstruado ekde 2003 de 'Aquatek, kovrita parto, inkluzivas jakucojn, basenojn, turkajn banejojn, sportejon, restoraciojn kaj hotelo, permesas la ĝuadon ekde ĝia malfermiĝo en oktobro 2007 dum la tuta jaro.[62]

Kelkajn kilometrojn for, survoje al la lago Sevan, privilegia loko por la erevananoj dum la semajnfinoj, troviĝas dua amuzparko, Play City. Ĝi havas sportejojn, kinejon kaj ludejon inter aliaj..[63]

Transportiloj[redakti | redakti fonton]

Skemo de la aŭtoŝoseoj de Erevano
Metroo de Erevano

Voj-reto[redakti | redakti fonton]

Krom la grandaj aŭtoŝoseoj de la urbo, la avenuoj Maĉtoc, Baghramian kaj Tigran Metz, Erevano havas plurdek kilometrojn da aŭtoŝoseoj, kiuj ŝajnas araneaĵo:

Aliflanke, la rapida kaj konstanta kreskado de armenaj veturiloj (ĉ. 12000 veturiloj ĉiujare),[64] kolapsigis la trafikon en la urbocentro kaj multaj ŝoseoj suferas senmoviĝon dum la labortagoj. Por la solvado de tiu problemo, la urbodomo decidis investi en la konstruado de novaj ŝoseoj. La nuna plej videbla solvaĵo estas la riparado de malnova fervojo kiel ŝoseo de urba periferio kiu ligos la nordajn kvartalojn kun la urbocentro, trairante malantaŭ luksa rezideja zono en konstruado, post la kaskada monumento.[65]

Publika Transporto[redakti | redakti fonton]

Metroo[redakti | redakti fonton]

La Metroo de Erevano (armene Երեւանի մետրոպոլիտեն) havas unu solan linion je 12 kilometroj, kun dek metrostacioj. Ampleksigo de la linio konsistanta el 10 novaj metrostacioj ekde la nordokcidento al oriento konstruatas. Tamen, la fina dato de la konstruado ne estas certa pro manko de rimedoj kiuj povus rapidigi ĝin. La projektoj je longa limdato antaŭvidas la konstruadon de du novaj linioj.

Aŭtobusoj kaj busetoj[redakti | redakti fonton]

Erevano havas 46 busajn kaj busetajn liniojn[66] kaj 24 trolebusliniojn.[67] Ankoraŭ funkcias la malnovaj sovetiaj aŭtobusoj, kvankam la plejparto estas iom post iom anstataŭata de modernaj flavaj busetoj, la flava koloro iĝas iom post iom la oficiala koloro de la transportiloj de Erevano.

Post 2006, la urbodomo instalis bushaltejojn en ĉiuj kvartaloj de la urbo, ĉar antaŭe, nur la lokaj loĝantoj konis la haltejon de la buso. Aliaj buslinioj kiuj haltas en la urbo, estas tiuj kiuj iras al la Centra Busstacio situanta en la kvartalo Nor-Kilikio, kun vojaĝoj al preskaŭ ĉiuj urboj de Armenio kaj al eksterlando, inter kiuj elstaras la vojaĝoj al Tbiliso en KartvelioTabrizo en Irano.

Tramo[redakti | redakti fonton]

En 1906 ekkonstruiĝis la erevana tramo, sed ĝia lasta vojaĝo okazis en januaro 2004. La urbodomo decidis la definitivan fermadon de la tramo ĉar la funkciigaj kostoj estis 2,4-oble pli altaj ol la enspezoj, kvankam la tramo estis savita en 2003. Poste la reloj estis malfiksitaj kaj venditaj laŭpeze. En 2007, preskaŭ ĉiuj reloj estis malfiksitaj kaj la stratoj regudrataj.

Telfero[redakti | redakti fonton]

Ĝis la jaro 2004, ekzistis telfero kiu kunligis la urbocentron kun la rezideja kvartalo Nork, ene de la distrikto Nork-Maraŝo. Dum la monato aprilo samjare, la ĉelo dekroĉiĝis ekde 17-metra alto kaŭzante la morton al 5 el la 7 pasaĝeroj.[68]

Ekde la akcidento la telfero estis abandonita. Jam malbonkvalita antaŭ la akcidento, la telfero serĉas investantojn por reekigi la servon. Ĝi estis ĉiutage uzata de 500 personoj.

Fervojoj[redakti | redakti fonton]

Erevano nur havas Centran Stacidomon (kelkaj el la periferiaj trajnstacioj ne plu uziĝis ekde 1990). El tipe soveta arkitekturo, kun longa ekstremaĵo ĉe la tegmento, ornamata de la tipaj komunismaj simboloj: La ruĝa stelo, la rikoltilo kaj martelo. Ekde la fermado de la landlimoj de Turkio kaj Azerbajĝano, nur kvar regionaj trajnoj forvojaĝas ĉiutage kaj unu internacia al Kartvelio.

Flughaveno[redakti | redakti fonton]

La internacia flughaveno de Erevano situas je 12 km okcidente de la urbocentro. Tiu ĉi estas la unua flughaveno de la lando, bazo de la armena flugkompanio Armavia. Inaŭgurita en 1961 dum la sovetia epoko, la flughaveno Zvartnoco estis restaŭrita unuafoje en 1985; kaj duafoje en 2002 por adapti ĝin al internaciaj leĝoj. Poste, ekiĝas konstruado de nova terminalo, la unua fazo estis finita en septembro 2006 per la malfermiĝo de la flugalvenejo. La dua parto estis inaŭgurita en majo 2007.[69] La dua flughaveno de Erevano nomiĝas Erebuni. Post la landa sendependiĝo en 1991, la komercaj flugoj estas forlasitaj favore al la privataj. La aera armeo havas sian propran bazon en tiu ĉi flughaveno.

Vidaĵoj de Erevano[redakti | redakti fonton]

Panoramo en somero


Panoramo en vintro

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Rene Grousset. Histoire de l'Armenie. Payot, Parizo, 1984.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Piednotoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://buscon.rae.es/dpdI/SrvltConsulta?lema=Erev%E1n
  2. 2,0 2,1 http://www.parliament.am/legislation.php?sel=show&ID=1&lang=eng
  3. http://www.gov.am/enversion/regional_7/regional.htm
  4. http://docs.armstat.am/census/pdfs/11.pdf
  5. http://docs.armstat.am/census/pdfs/12.pdf
  6. http://www.yerevan.am/index.php?page=mayor&lang=eng
  7. Vidu artikolojn Historio de Erevano, Historio de Armenio kaj Urarto.
  8. http://www.yerevan.am/index.php?page=emblem&lang=eng
  9. http://www.acam-france.org/armenie/politique/emblemes.htm
  10. http://www.yerevan.am/index.php?page=emblem
  11. 11,0 11,1 http://armenianow.com/pdf/yerevan.pdf
  12. Gérard Dédéyan (dir.), op. cit., p. 313.
  13. 13,0 13,1 Gérard Dédéyan (dir.), op. cit., p. 269.
  14. http://www.parliament.am/legislation.php?sel=show&ID=2425&lang=eng
  15. http://www.yerevan.am/index.php?.
  16. http://www.parliament.am/legislation.php?sel=show&ID=1305&lang=eng
  17. http://www.parliament.am/legislation.php?sel=show&ID=1&lang=eng.
  18. http://www.a1plus.am/en/?page=issue&iid=68225.
  19. http://www.reporter.am/go/article/2009-02-27-yerevan-to-elect-a-city-council-for-the-first-time.
  20. http://www.yerevan.am/index.php?page=communities.
  21. http://www.armenews.com/article.php3?id_article=49675.
  22. http://www.yerevan.am/index.php?page=mayor.
  23. http://docs.armstat.am/census/pdfs/12.pdf.
  24. 24,0 24,1 24,2 http://www.imf.org/external/pubs/ft/scr/2003/cr03362.pdf.
  25. http://www.armstat.am/file/article/marz_07_e_23.pdf.
  26. Encyclopédie Britannica 2007.
  27. G. Beglaryan, Atlas of Armenia and adjacent countries, Noyan Tapan, 2007, p. 8.
  28. Haroutiun Khatchatrian, «Un ambitieux agenda économique pour l’Arménie: Le nouveau gouvernement pourra-t-il relever le défi ?» sur Caucaz.com, la 18-an de julio 2007: http://www.caucaz.com/home/breve_contenu.php?id=451.
  29. Stéphane/armenews, «Les prix de l’immobilier à Erevan en hausse en 2007» sur Armenews, http://www.armenews.com/article.php3?id_article=37217.
  30. Krikor Amirzayan, « Les autorités arméniennes prévoient 450 000 touristes en Arménie pour 2007 », dans Nouvelles d'Arménie, 28 juillet 2007 http://www.armenews.com/article.php3?id_article=33635.
  31. http://www.armeniainfo.am/activities/?section=boutiques&page=1
  32. http://radiostationworld.com/Locations/Armenia/Radio.asp.
  33. http://www.armradio.am/.
  34. http://www.vem.am/?go=news%7Ctitre=Radio VEM.
  35. http://www.radiovan.am/.
  36. http://www.radioaurora.am/.
  37. Karine Solovieff, « Lycos Europe délocalise la majorité de ses informaticiens en Arménie », sur 01net., 23 mai 2005 http://www.01net.com/editorial/278546/emploi/lycos-europe-delocalise-ses-informaticiens-en-armenie/.
  38. UITE, http://www.uite.org/newsitems/1023/%7Ctitre=« Microsoft office was opened in Yerevan ».
  39. 39,0 39,1 39,2 39,3 http://www-wds.worldbank.org/external/default/WDSContentServer/WDSP/IB/2008/02/04/000333038_20080204023327/Rendered/PDF/411810SR0P10161isclosed0Jan03102008.pdf%7Ctitre=Armenia — Geographic distribution of poverty and Inequality.
  40. 40,0 40,1 http://www.yerevan.am/index.php?page=headline.
  41. http://www.armeniadiaspora.com/projects/n_ave/index.html%7Ctitre=Plans, explications et premières photos du projet.
  42. http://www.ourakcha.com/clickandgo.php?langue=es&urlsite=http://melinesbar.narod.ru/
  43. Krikor Amirzayan, « 10 000 parkings souterrains à Erévan d’ici 2011 », dans Nouvelles d'Arménie, http://www.armenews.com/article.php3?id_article=40092.
  44. http://www.goldenpalacehotel.am/.
  45. Infos de la planète, http://www.infosdelaplanete.org/article.php?ID=1025%7Ctitre=« Reforestation : le projet Arbre Arménie »|date=23 septembre 2006.
  46. http://www.edu.am/DownloadFile/229arm-ADDRESS_BOOK_of_COLLEGES.pdf.
  47. http://www.edu.am/DownloadFile/233arm-ADDRESS_BOOK_of_CRAFTSMANSHIP_COLLEGES.pdf.
  48. Explications et conditions d'inscription sur le http://www.indianembassy.am/eng/studying_in_armenia.html.
  49. http://www.ysu.am/%7Ctitre=Site de la YSU.
  50. http://www.conservatory.am/.
  51. http://www.ysmu.am/.
  52. http://www.seua.am/eng/index.html.
  53. http://www.brusov.am/.
  54. http://www.aua.am/.
  55. http://ufar.am/.
  56. La nacia artgalerio ankaŭ posedas kolekton de pentraĵoj, desegnoj kaj skulptaĵoj el germana, usona, aŭstria, belga, hispana, franca, hungara, itala, nederlanda, rusa kaj svis skoloj.http://www.gallery.am/colls.php?ct_id=1&langid=1.
  57. Paĝo de la muzeo: http://www.armeniatour.com/muse.php?id=14&sid=40.
  58. Rediscovering Armenia, 2000 http://yerevan.usembassy.gov/armenia.pdf.
  59. http://www.gaiff.am/en/winners/.
  60. http://www.armeniapedia.org/index.php?title=Yerevan_Zoo.
  61. http://www.waterworld.am/world.htm.
  62. Julia Hakobyan, « Winter Water World: Popular park expands for cold-weather indulgence » sur ArmeniaNow, le 2 novembre 2007 http://www.armenianow.com/?action=viewArticle&AID=2581&CID=2560&lng=eng&IID=1158.
  63. http://www.playcity.info/index.php?lang=eng
  64. http://www.armeniadiaspora.net/ADC/news.asp?id=1757
  65. http://www.armenews.com/article.php3?id_article=17432
  66. http://www.yerevan.am/iravakan_dasht/avtobus.pdf
  67. http://www.yerevan.am/iravakan_dasht/troleybus.pdf
  68. http://www.armenianow.com/archive/2005/eng/?go=pub&id=100
  69. [1]


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por elstara artikolo.