Erfurta Sudoriento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Erfurta Sudeosto)
En la urbokvartalo Herrenberg.

Erfurta Sudorienta (germane: Erfurt-Südost) estas la kolektiva nomo por serio da loĝdomzonoj, kiuj naskis dum la lastaj GDR-jaroj en la sudoriento de Erfurto, Germanujo. Ĝis 2026 la kvartalo iĝu pli alloga danke al municipaj projektoj.[1]

Etendiĝo[redakti | redakti fonton]

Apartenas al ĝi la urbokvartaloj ne nur Melchendorf sed ankaŭ Herrenberg kaj Wiesenhügel, kiuj historie ĉiuj estis parto de Melchendorf. La kamparana vilaĝo Melchendorf en la konkreta senco estas hodiaŭ ĉirkaŭata de loĝdomoj.

Krome apartenas al Melchendorf la loĝdomblokzonoj Drosselberg kaj Buchenberg kiel kelkaj kvaretaĝaj blokoj el la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj de ĉe Kranichfelder-strato.

En zono iam konceptita por ne tute 40000 loĝantoj loĝas nuntempe nur 24000. Por plibeligi la areon oni eĉ malkonstruis kelkajn blokojn kaj iniciatis restaŭradon kaj modernigojn. Pro la ĝenerala ekfloro ekonomia de Turingio kaj de sia ĉefurbo lastatempe ankaŭ la demando je loĝejoj kontinue kreskas. Inter la blokoj troviĝas ankaŭ modernaj unufamiliaj domoj. Inverse, la plej malnova, prahistoria parto troviĝas ĉe Blosenburg.

Similaj zonoj[redakti | redakti fonton]

La Erfurta Nordo estas la dua loĝdomblokzono en Erfurto. La problemoj estas la samaj, tamen tie ankoraŭ pli montriĝantaj ol en la sudoriento.

Urbokvartalo Surfaco (km²) Loĝantoj 1990 Loĝantoj 1995 Loĝantoj 2000 Loĝantoj 2005 Loĝantoj 2008 Averaĝa aĝo Kvoto fremdula
Herrenberg 1,69 15.282 14.158 10.652 7.809 7.977 45,2 1,99 %
Melchendorf 5,64 12.225 12.911 10.849 10.513 10.304 44,8 2,31 %
Wiesenhügel 0,45 9.973 9.321 6.621 5.912 5.268 46,2 2,90 %
Sume 7,78 37.480 36.390 28.122 24.234 23.549 45,2 2,34 %

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Servoj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Modellvorhaben Südost