Erfurta Unuigparlamento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kunsido de la asembleo en la navo de la aŭgustena kirko en Erfurto.

La Erfurta Unuiĝparlamento (germane: Erfurter Unionsparlament) estis asembleo por nova ordigo de Germanujo, kiu kunsidis je prusa iniciativo de la 20-a de marto ĝis la 29-a de aprilo 1850 en la Aŭgustena monaĥejo de Erfurto.

Fono politika

Post la Revolucio de 1848, kiu fiaskigis la Germanan Federacion sub hegemonio de la Habsburgoj, Prusio intencis iĝi pli forta kaj superi la aŭstrian rolon. Kune kun la reĝolandoj de Hanovro kaj Saksio ĝi estis ellaborinta konstitucion favorantan germanan ŝtaton sen Aŭstrujo sub prusa gvidado. Ĉirkaŭ tia ŝtato grupiĝu t.n. Germana Unio (germane: Deutsche Union), kio inkluzivu ankaŭ Aŭstrion kun ĝiaj negermanlingvaj landoj.

Malsukceso de la deputitaro

La parlamenton, kunvokita por akcepti tiajn novordigajn leĝojn, bojkotis ne nur Aŭstrio, sed ankaŭ Virtembergo kaj Bavario; krome la liberaluloj rifuzis konsenti pro la manko de demokratiaj elementoj.

La 16-an de majo 1850 la Nacio Asembleo en la frankfurta Paŭlo-preĝejo denove kunvenis kaj en la 29-an de novembro 1850 Prusio subsignis sub rusa premo la t.n. Punktaron de Olomouc rezignanta, en tiu momento, pri siaj unuigplanoj.

Konata deputito en Erfurto estis la juna Otto von Bismarck sed ankaŭ Radowitz, Grafo Brandenburg, Manteuffel, von Gagern, Simson, Dahlmann kaj Häusser.