Ergaticus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ergaticus
Ruĝa parulio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Paruliedoj Parulidae
Genro: Ergaticus
Genroj de subdivizioj

E. ruber
E. versicolor

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ergaticus estas genro de Paruliedoj — malgrandaj paserinaj birdoj troviĝantaj nur en Ameriko. La nomo estas la latiniga versio de la vorto de antikva greka ergatikos, signife "laborema". La genro enhavas nur du fratajn speciojn: nome la Ruĝa parulio, kiu estas endemia de la meksikiaj altaj teroj norde de la Terkolo de Tehuantepeko, kaj la Rozkapa parulio, kiu troviĝas sude de la Terkolo, el la altaj teroj de Chiapas, suben al Gvatemalo. Kvankam ili estas separataj geografie kaj diferencas konsiderinde laŭ plumaro, la du estis iam konsiderataj kiel samspecifaj.

Ambaŭ estas mezaveraĝe grandaj parulioj. Plumaro de plenkreskuloj estas tre ruĝa,dum tiu de junuloj estas ege "rozkolore cinamobruna". La beko estas malgranda kaj mallarĝa ĉe bazo eĉ ĉe paruliedoj. La vosto estas rondoforma kaj relative longa (Ridgway 1902). La kantoj konsistas el altatonaj “ĉip” kaj mallonga trilado (Howell kaj Webb 1995).

Ili loĝas en arbaroj je altitudoj de 1800 al 3500 m. Ili kutime estas ĉu solaj ĉu en paroj kaj povas kuniĝi al miksitaj kunmanĝantaroj (Howell kaj Webb 1995).

La nesto estas kvazaŭ forno kun malfermaĵo pinte aŭ flanke, farita el pinpingloj, herbo aŭ simila materialo. Ĝi situas surgrunde aŭ ĉe bordo. Ambaŭ specioj povas demeti 3 aŭ 4 ovojn; la Rozkapa parulio foje demetas nur 2. La ovoj estas blankecaj kun ruĝecbrunaj kaj grizaj punktoj (Howell kaj Webb 1995).

Taksonomio

Spencer Fullerton Baird kreis la genron Ergaticus en 1865, uzante ĝin por separi kelkajn speciojn el kiu li konsideris proksime rilata genro Cardellina.[1] Antaŭ la kreado, disvastigo kaj akceptado de tiu genro, la Ruĝa parulio kaj la Rozkapa parulio estis lokitaj en diversaj proksimaj genroj, kiel Setophaga (kun la Ruĝvosta parulio), Cardellina (kun la Ruĝfrunta parulio), kaj Basileuterus (ampleksa genro de tropikaj paruliedoj) — krome en genroj de Silviedoj nome Sylvia aŭ en Parus.[2] Ĵusaj analizoj per DNA montras ke Ergaticus falas komforte en la klado de Paruliedoj, kun 18 aliaj genroj. Ĝi estas tre proksima al genro Cardellina, kun kiu ĝi kunhavas komunan praulon, kaj iom pli malproksime rilatas al la genro Wilsonia.[3]

Estas du frataj specioj, separataj per la malalta Terkolo de Tehuantepeko, en tiu genro. La Ruĝa parulio, E. ruber, troviĝas en la meksikiaj altaj teroj norde de la Terkolo. Estas tri subspecioj, kiuj diferencas iome laŭ aspekto kaj troviĝas en tri disaj populacioj. La Rozkapa parulio, E. versicolor, troviĝas sude de la Terkolo, en la altaj teroj de Chiapas, Meksikio, kaj okcidenta Gvatemalo. Ĝi estas monotipa ene de sia limigita teritorio.[4] Kvankam ili estas separataj geografie kaj diferencas konsiderinde laŭ plumaro, ambaŭ estas foje konsidataj samspecifaj.[5]

Ergaticus estas la latinigita versio de la antikva greka ergatikos, signife "laborema".[6]

Aspekto

Tems pri mezgrandaj parulioj 12.5 al 13.5 cm longaj, kaj pezaj 7.6 al 10 g; la Rozkapa parulio estas averaĝe la iom pli fortika el ambaŭ specioj. Ĉe plenkreskuloj la supra koloro estas ruĝa, kun pli senkoloraj flugiloj kaj vostoj; junuloj estas flavecbrunaj, kun iom pli palaj subaj partoj. La Ruĝa parulio havas blankajn aŭ arĝentogrizajn (depende de la subspecio) orelmakulojn, dum la Rozkapa parulio kavas kapon kaj bruston arĝentorozajn.[5] Ambaŭ seksoj estas similaj en ambaŭ specioj.[5] Ili havas longajn, rondoformajn flugilojn kaj tre longajn, rondoformajn vostoj. Ili havas malgrandajn, mallarĝajn bekojn, kun harplumaj bridoj kiuj etendas pli da duono de ties longo.

Habitato kaj teritorio

Kaj la Rozkapa parulio kaj la Ruĝa parulio estas birdoj de altateraj arbaroj.[4] La Ruĝa parulio troviĝas el 2000 al 3500 m super marnivelo, kaj la Rozkapa parulio el 2000 al 3800 m.[5]

Referencoj

  1. Baird, Spencer Fullerton. (1865) Review of American Birds in the Museum of the Smithsonian Institution. Washington, D.C.: Smithsonian Institution.
  2. Ridgway, Robert. (1901) The birds of North and Middle America. Washington, D.C.: Government Publishing Office, p. 758–761. ISBN 111257414X.
  3. (July 2002) “What is a Wood Warbler? Molecular Categorization of a Monophyletic Parulidae”, The Auk (PDF) 119 (3), p. 695–714. 
  4. 4,0 4,1 Howell, Steve N. G.. (1995) A Guide to the Birds of Mexico and Northern Central America. Oxford University Press, p. 654–655. ISBN 0-19-854012-4.
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Curson, John. (1994) New World Warblers. London: Christopher Helm, p. 191–193. ISBN 0-7136-3932-6.
  6. Jaeger, Edmund C. (1978) A Source-Book of Biological Names and Terms. Springfield, IL: Charles C. Thomas. ISBN 0-398-00916-3.