Ergotismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ergotismo estas malsano kaj veneniĝo de bestoj (inter ili homo), pro la gluto de ergotoalkaloidoj.

Simptomoj[redakti | redakti fonton]

Estas du formoj, jen gangrenaj Ergotismus gangraenosus, ĉefe seka gangreno), jen konvulsiaj Ergotismus convulsivus (kun halucinoj). La du formoj havas similajn simptomojn ekzemple, eke laksojn, vomadojn kaj fine psikajn malordojn sed la du formoj evoluas malsimile.

Ergotismus convulsivus[redakti | redakti fonton]

Nenormalaj kontrakturoj

En ĉi tiu ergotismo la manoj kaj piedoj prezentas nenormalajn kontrakturojn. La malsanuloj estas ege malsataj.

La unuaj simptomoj estas lakso kaj pezeco en la membroj. Postaj simptomoj estas malvigleco en la piedoj kaj manoj kaj tremoj en la membroj.


Ergotismus gangraenosus[redakti | redakti fonton]

Gangreno de la piedoj

La trafita korpomembro (piedfingro, piedo, kruro, brako, fingro, orelo... ) koloriĝas, oni povas ĝin palpi kiel malvarman kaj ĝi iĝas pli malhela kaj seka ol la ĉirkaŭaj histoj. La trafita parto nigriĝas, elsekiĝas kaj tute formortas. Ergotalkaloidoj kiel ergotaminoergometrino kaŭzas vazodilatiĝojn. Ili interagas kun la ricevantoj α de la adrenalino kiel agonismo. Daŭriĝantaj vazodilatiĝoj detruas la intimon de aterterietoj. Tromboj aperas kaj ne nutriĝataj histoj mortas.

Kaŭzo[redakti | redakti fonton]

La pli grava fundo de ergotoalkaloidoj estis Claviceps purpurea en nutraĵo el Secale cereale. Claviceps fusiformis en nutraĵo el Pennisetum glaucum kaj Claviceps africana en nutraĵo el Sorghum kaŭzis ankaŭ ergotismon. Ankaŭ ergotoalkaloidoj en kuraciloj povas kaŭzi veneniĝon. Por la bestoj, gravaj fundoj estas ankaŭ Neotyphodium spp, Claviceps paspaliClaviceps cyperi.

La kaŭzo de la du formoj ne estas ankoraŭ konata. Eble la diferenco rezultas el la malsimila enhavo de ergotaj alkaloidoj en la sklerotoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Epidemio[redakti | redakti fonton]

Mezepoko: la malsano estis grava en Eŭropo kie sekalo estis ofte kultivita, ĝi estis nomita "brulo de Sankta Antonio". Monaĥa ordeno, la Antoninanoj, estis fondita por kuraci la malsanulojn.

Retablo de Mathias Grünewald

857 epidemio furiozis en Xanten laŭ la Annales Xantenses.

945 unua priskribo de gangrena ergotismo de Flodoard de Reims en Francio[1].

994 estis granda epidemio en Francio laŭ Adémar de Chabannes, Geofroy de Vigeois kaj Raoul Glaber.

Ĉirkaŭ 1512-1516 Mathias Grünewald pentris la altaran pentraĵon (retablon) por la Antoninanoj de Issenheim. Ĝi prezentas la du formojn de la malsano (gangreno kaj halucino) kaj gian simbolon, la brulon.

1485 pentraĵo de kaj konvulsia ergotismo kaj gangrena ergotismo en Waltalingen, Svisio (la du formoj ĉestis en la sama loko).

1590 unua priskribo de konvulsia ergotismo de Balduinus Ronsseus apud Lüneburg en Nordgermanio.[2]

1692 sorĉistinaj juĝprocesoj en Salem: Verŝajne ergoto kaŭzis halucinojn.

1722 multaj militistoj kaj multaj ĉevaloj de Petro la Granda mortis en la regiono de Volgo.

1926-1927 grava epidemio en Rusio. [3]

1951 en Francio Pont-Saint-Esprit, sep personoj mortis venenigitaj de pano. La simptomoj similis tiujn kaŭzitajn de ergotoalkaloidoj.

Malsano estis en Etiopio 1977-1978 (47 mortintoj) kaj 2001 (gangrenuloj)[4]. Claviceps purpurea infektis nekultivatajn avenojn en hordeo.

1985 kazo okazis en Germanio kie 13-jara knabino kiu manĝis ekologian muslion suferis ĉe la okuloj kaj havis hemikraniojn.[5].

Kompreno[redakti | redakti fonton]

Ergoto kiel kaŭzo[redakti | redakti fonton]

1630 Thuillier, franca kuracisto, nutris bestojn per ergotojn.[6]

1676 Denis Dodart skribis en la Journal des savants kial uzi farunon sen ergoto.[6]

1998 Kurt Stange kaj al. elmontris ke polvo da grajno de sekalo povas kaŭzi ergotismon. [7]

Ergoto kiel fungo[redakti | redakti fonton]

1582 Adamo Lonicero priskribis ergoton kaj ĝian kuracan uzon en sia libro Kraüterbuch.

1783 Tesssier priskribis la mielan flavan fluaĵon (mielroson) kaŭzatan de Sphacelia segetum.

1815 de Candolle priskribis ergoton kiel fungon Sclerotium clavus.

1827 J-H. Léveillé priskribis Sphacelia segetum kiel fungon sed laŭ li ergoto ne estas fungo.

1853, la fratoj Tulasne priskribis tute la vivciklon de Claviceps purpurea.

1863, Kühn diskonigis sian laboron pri artefarita infektado[8].

Identigo de alkaloidoj[redakti | redakti fonton]

1875 Tanret apartigis de ergoto ergotininon sed ĝi estas ne alkaloido sed miksado. Li apartigis ankaŭ ergosterolon, fitosterolon, histamidinon, trealoson...

1918 Stoll apartigis ergotaminon. 1935 Dudley apartigis ergometrinon. 1936 Smith kaj Timmis apartigis ergozinon. 1937 Stoll apartigis ergokristinon, 1943 li apartigis ergokorninon kaj ergokriptinon. 1949 Abe apartigis agroklavinon kaj 1952 elimoklavinon. 1970 Stütz kaj al. apartigis ergopeptinon kaj ergoninon. 1994 Jenett-Sims kaj al. apartigis ergobalansinon.

Rolo de alkaloidoj[redakti | redakti fonton]

1906 Henry Dale[9] malkovris ke eltiraĵoj de ergoto blokis la agado de adrenalino.

La 19-an de aprilo 1943 Albert Hofmann faris memeksperimenton pri la LSD.

1953 John Gaddum malkovris ke LSD blokis la agado de serotonino.

Luktado[redakti | redakti fonton]

Forigi la fonton de ergotoalkaloidoj. Se necese uzi medicinaĵon por dilati la angiojn.

En 1926 en Rusio estis uzitita sulfato de magnezio.

Por brutoj ivermectin estis provita[10] .

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Floardi annales Arkivigite je 2014-01-08 per la retarkivo Wayback Machine 945
  2. Balduinus Ronsseus, Gandensis, medici reip. Goudanae Miscellanea seu Epistolae medicinales ... 1590
  3. Maksoudov G.A. (1927). “Токсидемия рафании (эрготизма) в Уральской области в 1926—27”, Казанский медицинский журнал (11), p. 1151—1165. 
  4. Ergoto en Aveno en Etiopio http://ejhd.uib.no/ejhd16-n3/ejhdv16no3-page317.pdf Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine, 2001
  5. Pfänder, H.J., Seiler, K.U. kaj Ziegler, A. Morgendliche "Musli"-Mahlzeit als Ursache einer chronischen Vergiftung mit Secale-Alkaloiden Deutsches Ärzteblatt, Ausgabe B 82: 2013-2016, 1985
  6. 6,0 6,1 Denis Dodart, 1676, Gangrène causée par le pain fait avec seigle corrompu Le journal des savants paĝoj 69-72 Gallica, bibliothèque numérique de la Bibliothèque nationale de France
  7. Kurt Stange kaj al. 1998 Ergotamine-induced vascular spasms through chronic inhalation of ergotamine during the preparation of rye flour deutsche medizinische Wochenschrift
  8. Kühn, J. Untersuchungen über die Entwicklung, das kunstlische Hervorrufen und die Verhütung des Mutterkorns Mitt. a. d. physiol. Laboratorium u. d. Versuchs Station d. landw. Inst. d. Univ. Halle 1863
  9. H. H. Dale On some physiological actions of ergot J Physiol. 31-an de majo 1906; 34(3): 163–206. 1906
  10. M.L. Looper, T.S. Edrington, R. Flores, C.F. Rosenkrans Jr, M.E. Nihsen kaj G.E. Aiken . “„Prevalence of Escherichia coli O157:H7 and Salmonella in beef steers consuming different forage diets“”, Letters in Applied Microbiology 42 (6 (juno 2006)), p. 583–588. doi:10.1111/j.1472-765X.2006.01888.x. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]