Eriapo (luno)
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 23 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝon Eriapo. |
| Eriapo | |
| Natura satelito de Saturno (XXVIII) | |
| Aliaj nomoj | Saturno XXVIII |
| Historio | |
| Malkovrintoj | Brett J. Gladman kaj lia teamo[1] |
| Dato de malkovro | 23-a de septembro 2000 |
| Orbitaj ecoj | |
| Granda duonakso | 17 604 000 km[2] |
| Discentreco | 0,474 |
| Klinangulo | 34,692° (rilate al la ekliptiko) |
| Periodo | 871,2 tagoj |
| Fizikaj ecoj | |
| Diametro | 9 km |
| Maso | 7,6 × 1014kg |
| Observaj ecoj | |
| Videbla magnitudo | 23 |
Eriapo estas neregula satelito de Saturno, ano de la kelta grupo.
Enhavo |
Malkovro [redakti]
Ĝi estis malkovrita la 23-an de septembro 2000 de Brett J. Gladman, John J. Kavelaars kaj de ilia teamo. Ĝi ricevis maldaŭran nomon S/2000 S 11.
Orbito [redakti]
La inklino kaj discentreco de ĝia orbito proksimas tiujn de la orbito de Albiorikso kaj aliaj lunoj de la kelta grupo.
Nomo [redakti]
Ĝi ricevis, en 2003 la nomon Eriapo [3], laŭ Erriapus, pirenea dio de la kelta mitologio. En 2007 IAU rekomendis la nomon Erriapus[4] (nominativo) anstataŭ Erriapo (dativo).
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ IAUC 7539: S/2000 S 10; OUTER Sats OF THE GIANT PLANETS (angle)
- ↑ Planetary Satellite Mean Orbital Parameters (averaĝaj satelitorbitparametroj)(angle)
- ↑ IAUC 8177: Sats OF (22); Sats OF JUPITER, SATURN, URANUS (angle)
- ↑ Spelling of Saturn XXVIII (angle)
Eksteraj ligiloj [redakti]
angle Eriapo el "Cassini-misio ekvinoksa"
france Eriapo kaj aliaj lunoj, el la paĝaro de Jean-Michel
france La malgrandaj saturnaj satelitoj (el "Planète Astronomie")
germane La neregulaj saturnlunoj (el "Projekto Luno")
|
||||||||||||||||||

