Eric Clapton

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eric Clapton
Eric Clapton en 1977
Eric Clapton en 1977
Bazaj informoj
Naskonomo Eric Patrick Clapton
Naskiĝo 30-an de marto 1945 (1945-03-30) (79-jaraĝa)
en Ripley
Edz(in)o Melia McEnery • Pattie Boyd
Deveno Ripley, Surrey, Anglio
Ĝenroj rok-muzikoblusoblusa rokmuzikopsikedela rokmuzikorokĵazoŝtonroko
Retejo ericclapton.com
vdr

Eric Patrick CLAPTON [erik petrik klepten] (naskiĝis la 30-an de marto 1945 en Ripley, Surrey) estas angla gitaristo de rok-muziko kaj bluso, unu el la plej bonaj en la mondo. Li signife evoluigis blusrok-muzikon en la 1960-aj jaroj.

Eric estis filo de 16-a jara Patricia Molly Clapton kaj de 24-a jara kanada soldato Edward Walter Fryer. La gepatroj ne geedziĝis; la patro jam antaŭ la naskiĝo reiris al Kanado. La knabo vivis kaj kreskis ĉe siaj geavoj en provinco Surrey.

Eric Clapton komencis studadon de arto, sed ĉesiĝis ĝin en 1963 kaj fariĝis membro de bando. Tie li ludis interalie kun Brian Jones, samtempe membro de Rolling Stones. Li strebis muziki kiel Robert Johnson kaj Chuck Berry. Lia unua sukceso estis la kanto For Your Love, kiun li ludis kun bando Yardbirds. Li fariĝis konata pro sia perfekta blusa gitarludado.

Post aŭskultado de Jimi Hendrix en Londono li fondis en 1966 kun Jack BRUCE kaj Ginger Baker bandon Cream. Nun li ne nur ludis gitaron, sed ankaŭ kantis kaj verkis kantojn. Kun George Harrison de The Beatles li verkis kanton Badge. Pro ilia amikeco Eric Clapton ludis gitaron en Beatles-kanto While My Guitar Gently Weeps. Tamen poste edzino de Harrison, Patti BOYD, forlasis lin por vivi kun Clapton.

En 1969 li faris turneon kun Delaney & Bonnie; en 1970 li produktis unuafoje sole gramofondiskon. Kun kelkaj bandanoj de Delaney & Bonnie li fondis grupon Derek and the Dominos kaj produktis multe laŭdotan diskon Layla And Other Assorted Love Songs, en kiu ludis ankaŭ Duane Allman. La unua kanto el ĝi, Layla, fariĝis unu el la plej sukcesaj rokkantoj de la 1970aj jaroj.

Poste li fariĝis dependa de alkoholo kaj drogoj, eĉ heroino. Per novtipa elektra terapio li sukcesis sendependiĝi. En 1974 li registris la diskon 461 Ocean Boulevard. Lia versio de I Shot The Sheriff, kanto de Bob Marley, fariĝis sukcesego. Fine de la 1970-aj jaroj li denove fariĝis alkoholdependa. Oni sukcesis liberigi lin sur insulo Antigvo. Post solvado de la drogaj problemoj Eric Clapton kontribuis al pluraj diskoj en la 1980-aj jaroj, ekzemple Behind The Sun kaj August, ambaŭ kune kun Phil Collins. Nur fine de la 1980-aj jaroj li revenis de tiu pop-muziko al bluso.

Komence de la 1990-aj jaroj Eric Clapton travivis kelkajn tragikaĵojn. La 27-an de aŭgusto 1990 Steve Ray Vaughan, kun kiu li turneis, mortis en helikoptera akcidento. La 20-an de marto 1991 lia 4-jaro filo Conor mortis falinte el la 57-a etaĝo de nubskrapulo. Li funebris interalie per la sukcesega kanto Tears In Heaven, pro kiu li ricevis Grammy-premion.