Eric Jansson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eric Jansson
Persona informo
Naskiĝo 21-an de decembro 1808 (1808-12-21)
en Landsberga
Morto 13-an de majo 1850 (1850-05-13) (41-jaraĝa)
Okupo
Okupo predikisto
vdr

EricErik JANSSON (n. la 21-an de decembro 1808 - m. la 13-an de majo 1850) estis la gvidanto de sveda, pietista sekto, kiu elmigris al Usono en 1846.

Jansson naskiĝis en Biskopskulla en Uppland, apud Upsalo. Li estis la filo de Jan Mattsson, farmisto, kaj de lia edzino Sarah Eriksdotter. Ĉar li kredis, ke li mirakle resaniĝis el reŭmatismo, li fariĝis fervore religia kaj disvolvis kredon, kiu kontraŭdiris la oficialan luteran eklezion de Svedio. Li ekzemple kredis, ke la Biblio estis la sola vera libro, kaj estis plurfoje arestita pro la publika bruligo de verkoj fare de Martin Luther kaj aliaj verkistoj. Ekde 1844, li rigardis sin kiel aŭtenta profeto.

Li sendis lojalan disĉiplon, Olof Olsson, por serĉi taŭgan, koloniigeblan lokon en Ameriko. Olsson alvenis al Novjorko la 16-an de decembro 1845. Li renkontis samlandanon, Olof Gustaf Hedström, kiu sendis lin al sia frato Jonas Hedström en Ilinojo. Jansson mem alvenis al Novjorko en junio 1846.

Kune kun 400 disĉiploj, kiuj postvivis la ŝipveturadon, li fondis vilaĝon en Bishop Hill (Ilinojo), kiun li nomis laŭ sia propra naskiĝloko. 96 homoj mortis dum la unua vintro, sed aliaj plualvenis el Svedio por pligrandigi la kolonion. La vilaĝanoj vivis kiel kolektiva religia komunumo dum 15 jaroj, ekde 1846 ĝis 1861. Sed Jansson estis mortigita de John Root, klera sveda elmigrulo el Stokholmo, kiu estis edziĝita al kuzino de Jansson, Charlotta Louisa.

La vilaĝo plufunkciadis dum pluraj jaroj, sed finfine disiĝis pro la Usona Enlanda Milito.