Eric Kandel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Eric Kandel en Vieno (Longa nokto pri scienca esploro)
Aplysia, marheliko, la scienca objekto de Eric Kandel

Eric Richard Kandel (* 7-a de novembro 1929 en Vieno) estas usona neŭrosciencisto aŭstridevena kaj nobelpremiito pri fiziologio (2000).

Vivo

Eric Kandel naskiĝis 1929 kiel dua filo de ludilkomercisto Hermann Kandel kaj edzino Charlotte, naskiĝinta Zimels. Lia pli aĝa frato estis Lewis Kandel (1924–1979). En 1939 lia familio juddevena devis elmigri. La 10-jarulo veturis sola kun la frato al Usono, la gepatroj alvenis nur kelkajn monatojn poste. Ili loĝis en Novjorko, kie la knaboj iris en lernejon. Eric Kandel ricevis stipendion por studi en Harvard University en Cambridge, Massachusetts (kiel unu de 2 elektitaj inter 1400 kandidatoj).

Verko

Li ekinteresiĝis pri neŭroscienco kaj eklernis psikoanalizon. Lin okupis la demando, kio fiziologie okazas en la cerbo, kiam ni lernas, kiam ni ŝanĝas niajn kutimojn. Post la studado li laboris en la teamo de Harry Grundfest, kie li eklernis la metodojn de elektrofiziologio. Dum la aliaj neŭrosciencistoj studis la cerbojn de vertebruloj (kun tre malgrandaj neŭronoj), li ekinteresiĝis pri enmaraj senvertebruloj aparte pri la marheliko Aplysia kiel studobjekto pro iliaj grandegaj nervoĉeloj. Depost 1959 li ekstudis la hipokampon, sed ne trovis iun indikon ke tiu iel ligiĝas al la memoro.

Aplysia californica

En 1962 Kandel pluesploris en Parizo, nun unuafoje pri la „kalifornia marleporo“ (Aplysia californica), kiu jam montras simplajn formojn de lernado, kondiĉiigo, kiuj manifestiĝas en unuopaj ganglioj. Elektrofiziologiaj ŝanĝiĝoj pro la stimulado povus esti respuritaj al unuopaj sinapsoj. Li publikigis la rezultojn en 1965.

Sed la famajn rezultojn li ektrovis en la 1980-aj jaroj, kiam li esploris pri kurt- kaj longtempa memoro kaj trovis, ke la kurttempa memoro estas funkcia ŝanĝigo en jam ekzistantaj sinapsoj kaj la longtempa memoro plialtigas la nombron de la sinapsoj.

Distingoj

En 2000 Eric R. Kandel estis distingita per la medicina nobelpremio kune kun Arvid Carlsson kaj Paul Greengard.

Krome Kandel portas la francan ordenon Pour le Mérite kaj la aŭstran honorsignon por scienco kaj arto. En 2008 li ricevis la honorpremion de Viktor-Frankel-Instituto de la urbo Vieno kaj en 2009 li estis nomumita honora civitano de Vieno.[1]

Literaturlisto

  • Cellular Basis of Behavior. 1976.
  • Mind and Behavior. 1980.
  • Principles of Neural Science and Behavior. 1995.
  • Neurowissenschaften: eine Einführung. Hrsg. mit James H. Schwartz, Thomas M. Jessel. Spektrum, Akademischer Verlag, Heidelberg/Berlin/Oxford 1996, ISBN 3-86025-391-3.
  • Memory. From Mind to Molecules. 1999.
  • Gedächtnis. Die Natur des Erinnerns. Mit Larry R. Squire. Spektrum, Akademischer Verlag, Heidelberg/Berlin/Oxford 1999, ISBN 3-8274-0522-X.
  • Auf der Suche nach dem Gedächtnis. Die Entstehung einer neuen Wissenschaft des Geistes. Siedler, München 2006, ISBN 3-88680-842-4 (Deutsche Ausgabe von In Search of Memory)
  • Psychiatrie, Psychoanalyse und die neue Biologie des Geistes. Suhrkamp, Frankfurt/M. 2006, ISBN 3-518-58451-0.

Filmaro

  • Petra Seeger (scenaro, reĝisorado): Serĉante la memoron – La cerboesploristo Eric Kandel, FilmForm Köln kun Arte, ORF, WDR, 2008. [2]

Notoj, referencoj

  1. Nobelpremiito Eric Kandel fariĝis honora civitano de Vieno (vidita 4 Jun 2009)
  2. Filmfonds-Wien Petra Seeger: Auf der Suche nach dem Gedächtnis – Der Hirnforscher Eric Kandel, TV-Dokumentation 2008.

Literaturo

  • International Biographical Dictionary of Central European Emigrés 1933–1945. Hrsg.: Herbert A. Straus, Werner Röder. Saur, München 1983, ISBN 3-598-10089-2 (Band 2/I A–K) S. 590.

Eksteraj ligiloj