Erich Fromm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erich Fromm

Erich FROMM [ˈeːʁɪç fʀɔm] (esperantigita donita nomo: Eriko) (naskiĝis la  23-an de marto 1900(nun 1900-03-23) en Frankfurto ĉe Majno, Germana Imperiestra Regno; mortis la 18-an de marto 1980 en Muralto, Svisujo) estis germana-usona psiĥoanalizisto, filozofo kaj socia psiĥologiisto.

Vivo

La 23-an de marto 1900 Erich Fromm estis naskita kiel filo de la juda vinokomercisto Naphtali Fromm kaj de ties edzino Rosa (naskita Krause). Kiam li havis 13 jarojn, li komencis okupiĝi intensive pri la verkoj de Ernst Bloch kaj pri la talmudo. Farinte sian abituron li ekstudis juron por du semestroj ĉe la universitato en Frankfurto ĉe Majno, kaj nur unu jaron poste, en 1919, li ekstudis sociologion, psiĥologion kaj filozofion en Heidelberg. Li ankaŭ denove okupiĝis pri la talmudo kaj verkis pri ĝi.

En 1920, Fromm kunfondis la Liberan Judan Instrudomon (germanlingve Freies Jüdisches Lehrhaus) kaj kunlaboris kun Walter Benjamin, kiu ankaŭ estis filozofo. Du jarojn poste li doktoriĝis per la verko La juda leĝo. Kontribuo al la sociologio de la diaspora judismo (germanlingva originalo: Das jüdische Gesetz. Ein Beitrag zur Soziologie des Diaspora-Judentums).

Kiel 26-jarulo Fromm edziĝis kun la psiĥoanalizistino Frieda Reichmann. Ekde tiam li ankaŭ finis siajn laborojn pri la ortodoksa judismo kaj ne plu verkis pri religio. Anstataŭe li studis denove, ĉi-foje psiĥologion kaj psiĥatrion en Munkeno ĉe la psiĥoanalizisto Karl Landauer. Tiun studon li finis en 1929, kiam li kunfondis la Sudgermanan Instituton pri Psiĥoanalizo en Frankfurto ĉe Majno (germanlingve Süddeutsches Institut für Psychoanalyse in Frankfurt/Main). Samjare li finis instruadon ĉe la Psiĥoanaliza Instituto en Berlino (germanlingve Psychoanalytisches Institut in Berlin).

Kiam Fromm eklaboris ĉe la Frankfurta Instituto pri Socia Esploro (germanlingve Frankfurter Institut für Sozialforschung), kion iniciatis Max Horkheimer, li tie kunlaboris kun Herbert Marcuse kaj Theodor W. Adorno, du bone konataj filozofoj.

En 1931, Fromm disiĝis de sia edzino, de kiu li eksedziĝis 11 jarojn poste. En 1932 li devis resti dum unu jaro en Davos, svisa urbo, pro tuberkuloza ekmalsaniĝo. Poste li foriris de Eŭropo al Nov-Jorko pro la eŭropa faŝismo de tiu tempo kaj malfermis tie pisĥoanalizan sanigejon. Ankaŭ lia Instituto pri Socia Esploro ŝanĝis sian sidejon al Nov-Jorko pro la politikaj danĝeroj en Eŭropo.

Ekde tiam ĝis 1939 li prelegis verkojn en la Nov-Jorka Kolumbia-universitato. Samjare li eksiĝis el la Instituto pri Socia Esploro por protesti kontraŭ la akcepto de Adorno, kun kiu li antaŭe estis kverelinta, kiel plena membro de la instituto. En 1940, Fromm fine ricevis la usonan ŝtatanecon, kaj unu jaron poste li skribis sian verkon Fuĝo for de libereco (germanlingva originalo: Die Furcht vor der Freiheit), per kiu li iĝis unu el la plej gravaj reprezentantoj de la nova psiĥoanalizo, kiu interpretas la psiĥoanalizon de Sigmund Freud alie kaj opinias, ke ankaŭ aliaj instinktoj kaj sociaj faktoroj gravas.

Inter 1941 kaj 1950 Fromm fine profesoriĝis pri psiĥologio ĉe la universitato en Vermont. Dume li denove edziĝis en la jaro 1944. Lia nova edzino nomiĝis Henny Gurland. Tri jarojn antaŭ la profesoriĝo li publikigis la verkon Psiĥoanalizo kaj Etiko (germanlingva originalo: Psychoanalyse und Ethik). En 1949 li translokiĝis al la ĉefurbo de Meksiko, kie li malfermis denove sanigejon.

En la jaro 1951 li iĝis profesoro pri psiĥoanalizo ĉe la ŝtata universitato en Meksikurbo. Unu jaron poste mortis lia dua edzino, pro kio Fromm edziĝis kun Annis Freeman en 1953, kun kiu li translokiĝis al Cuernavaca apud Meksikurbo. Tri jarojn poste li verkis alian tre gravan libron La arto de l’ amado (germanlingva originalo: Die Kunst des Liebens). En la sekva jaro li aktiviĝis kontraŭ la politiko pri atomaj armiloj en Usono ene de usona pacomovado.

En 1963 li malfermis la Meksikan Psiĥoanalizan Instituton antaŭ ol li emeritiĝis en 1965, kiam li ankaŭ publikigis kun Marcuse, Bloch kaj aliaj la kolektitan verkon Humanista Socialismo (anglalingva originalo: Humanist Socialism). En 1968 Fromm havis koran infarkton, kiu igis lin retiriĝi el la publika vivo, kaj en 1974 li lastafoje translokiĝis al Muralto, kie li jam ofte estis dumsomere.

En 1976 li publikigis sian lastan gravan libron Havi aŭ Esti (germanlingva originalo: Haben oder Sein), kaj unu jaron poste li havis duan korinfarkton. Finiĝis lia vivo finfine la 18-an de marto 1980. Kvin tagojn poste oni publikigis entutan aron da liaj verkoj kaj honoris lin postmorte per la Frankfurta Goethe-plakedo.[1]

Vidu ankaŭ

Referencoj

  1. Deutsches Historisches Museum (Germana Historia Muzeo), vidite la 12-an de oktobro 2012.