Erich Hartmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erich Hartmann
Persona informo
Naskiĝo 19-an de aprilo 1922 (1922-04-19)
en Weissach, Free People's State of Württemberg,  Vajmara Respubliko
Morto 20-an de septembro 1993 (1993-09-20) (71-jaraĝa)
en Weil im Schönbuch
Mortokialo cerba kancero
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pilotooficiro
vdr

Erich Hartmann (19.IV.1922 – 20.IX.1993) estas germana flug-aso dum la dua mondmilito. Li estas fama pro tio, ke li pafis plej multe da malamikaj aviadiloj (352, kvankam lia aĝo estis nure apud 20 jaroj). Militis li ĉe la orienta fronto.

Uzis li la ĉasaviadilon Messerschmitt Bf 109.

Post milito usonanoj donis lin al Sovetunio laŭ paktoj de Jalta konferenco. Tuj post ĉi tio Hartmann ekkonis teruran konduton de sovetaj soldatoj kontraŭ germanaj civilanoj (li rakontis, ke li vidis perfortojn, li rakontis, ke li vidis ankaŭ, ke oni pendumis kulpajn soldatojn sen tribunalo). Sovetunio decidis puni lin je 25 jaroj, kvankam li ne apartenis al SS. La klarigo estas: "Hartmann teroris sovetan ekonomion, ĉar li pafis multajn aviadilojn". Danke al la estraro de FRG Hartmann reliberiĝis ĝis fino de sia puno, en la 1955a jaro, sed li perdis 10 jarojn. Dum mallibero Hartmann kondutis heroe. Li, ekzemple, protestis kontraŭ tro malfacila laboro (pro ĉi tio Sovetunio eĉ decidis plilongigi lian punon al 50 jaroj). Hermann Graf proponis al Hartmann eniĝi armeon de GDR, sed Hartmann ne konsentis. Krome, Hartmann unufoje batis sovetan puniston, kiu kruele kondutis kontraŭ li.

Dum milito Hartmann jam kaptitis de sovetaj soldatoj, sed li sukcesis eskapi (li aktoris vundita kaj sovetaj soldatoj portis lin kuŝanta, sed dum unu el apudaj eksplodoj li subite ekstaris kaj kuris) .

Post milito li instruis por NATO kaj uzis la faman jetan ĉasaviadilon Sabre (oni eĉ pentris ĉi tiun Sabre same, kiel aspektis Bf 109 de la instruisto dum lia juneco).