Erich Kästner

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erich Kästner
Erich Kästner, 1933
Erich Kästner, 1933
Persona informo
Erich Kästner
Naskonomo Emil Erich Kästner
Naskiĝo la  23-an de februaro 1899(nun 1899-02-23) (125‑jara)
en Dresden, Saksio,  Germana Regno
Morto la 29-an de julio 1974
en Munkeno,  Okcidenta Germanio
Mortis per ezofaga kancero vd
Tombo Bogenhausener Friedhof vd
Nacieco germano
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia GermanioOkupacio de GermanioOkcidenta GermanioGermanio vd
Alma mater Universitato de Lepsiko vd
Subskribo Erich Kästner
Memorigilo Erich Kästner
Familio
Edz(in)o Luiselotte Enderle
Infanoj Thomas Kästner
Profesio
Alia nomo Robert Neuner • Berthold Bürger • Peter Flint vd
Okupo verkisto
Aktiva en LeipzigBerlinoMunkeno vd
Aktiva dum 1928–1969
Verkado
Ĝenroj porinfana literaturo, poezio, satiro, filmoj
Verkoj Emil kaj la detektivoj ❦
La konferenco de la bestoj ❦
Der 35. Mai oder Konrad reitet in die Südsee ❦
Kiam mi estis knabeto ❦
Pünktchen und Anton ❦
Emil kaj la tri ĝemeloj ❦
Das fliegende Klassenzimmer ❦
Drei Männer im Schnee ❦
Das doppelte Lottchen ❦
La vireto ❦
La vireto kaj la fraŭlineto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Erich KÄSTNER [eriĥ kestna] (naskita la 23-an de februaro 1899 en Dresdeno, mortinta la 29-an de julio 1974 en Munkeno) estis germana verkisto.

En Lepsiko li studis historion, filozofion, germanistikon kaj teatran sciencon. Ekde 1927 li laboris kiel verkisto en Berlino.

En 1933 la nazioj malpermesis liajn verkojn. Kvankam plurfoje arestita, Kästner restis en Germanio, ĉar li volis rekte observi ĉiujn okazaĵojn. Komence li publikigis siajn verkojn en Svislando, sed ekde 1943 ankaŭ tio ne plu estis ebla. Post la milito Kästner fondis kabaredon. Dum la 1950-aj kaj 60-aj jaroj li gajnis plurajn literaturpremiojn, ekz. en 1957 la renoman Georg-Büchner-Preis. Plej sukcesaj estis liaj akraj satiraĵoj kaj humuroplenaj infanlibroj. Multaj verkoj de li estis filmigitaj. Ekzemple usona filmo The Parent Trap estis filmita dufoje en 1961 kaj 1998 kaj baziĝas sur "Das doppelte Lottchen", rakonto pri unuovaj ĝemeloj, kiuj estis disigitaj je naskiĝo pro la divorco de la gepatroj. Ili hazarde renkontas unu la alian en somera feriejo kaj decidas interŝanĝi identecon por renkonti la alian gepatron.

Famaj verkoj

  • Herz auf Taille (poemoj, 1928)
  • Emil und die Detektive (infanlibro, 1928)
  • Lärm im Spiegel (poemoj, 1929)
  • Ein Mann gibt Auskunft (poemoj, 1930)
  • Pünktchen und Anton (infanlibro, 1931)
  • Der 35. Mai (infanlibro, 1931)
  • Fabian. Die Geschichte eines Moralisten (romano, 1932)
  • Gesang zwischen den Stühlen (poemoj, 1932)
  • Das fliegende Klassenzimmer (infanlibro, 1933)
  • Drei Männer im Schnee (romano, 1934)
  • Die verschwundene Miniatur (romano, 1935)
  • Georg und die Zwischenfälle (romano, 1938)
  • Das doppelte Lottchen (infanlibro, 1949)
  • Die Konferenz der Tiere (infanlibro, 1949)
  • Die dreizehn Monate (poemoj, 1955)

En Esperanto aperis

Parolas maljunulo <poemo> / [El la germana: Horst Michling].
En: 25 jaroj : antologio de belartaj konkursoj. – Budapest : Hungara Esperanto-Asocio, 1977. - p.108 – 109
ISBN 963-571-005-4

Rete legeblas