Erich Karkoschka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erich Karkoschka
Persona informo
NomoErich Karkoschka
Dato de naskiĝo6-a de novembro 1955
NaskiĝlokoStutgarto
Aĝo68
Okupoj kaj profesioj
Okupojastronomo kaj matematikisto
Geografio
ŜtatoUsono
Familio
PatroErhard Karkoschka [+]
Lingvoj
Parolata lingvogermana lingvo [+]
Portalo pri Homoj
vdr

Erich Karkoschka (naskiĝis la 6-an de novembro 1955 en Stutgarto) estas usona astronomo kaj matematikisto Li estas filo de la germana komponisto Erhard Karkoschka.

Li estas esporisto pri planedologio en la Lunar and Planetary Laboratory de la Universitato de Arizono en Tucson. Li malkovris la sateliton de Urano S/1986 U 10, pli malfrue nomita Perdito) sur fotoj per la kosmosondilo Voyager 2[1]

Li faris filmojn inter kiuj de la surteriĝo sur Titanon, de la sezonaj ŝanĝoj sur Urano[2] kaj de triobla eklipso sur Jupitero.[3]

Lia verko: The Observer's Sky Atlas[4] estas referenca libro por tiuj, kiuj interesiĝas pri ĉielobservo.

En lia honoro, la asteroido 30786 Karkoschka ricevis lian nomon.[5]

Noto kaj referencoj[redakti | redakti fonton]