Erich Spießbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Erich SPIEßBACH [ŝPISbaĥ] (naskiĝis la 30-an de novembro 1901 en Gotha, mortis dum fuĝoprovo el hospitalo psikiatria en 1956) estis germana pentristo.

Jam kiel junulo li sentis sin - kune kun sia frato - altirata al la artoj. Li fariĝis teĥnika desegnisto, frekventis du artmetiajn lernejojn kaj eĉ registrigis atelieron skulptistan. Tiam li kreive desegnis multajn florojn kaj faris akvarelojn. Dum la jaroj 1925-1928 li estis restaŭristo ĉe la tiama regionhistoria muzeo en Gotha.

En 1928 li forlasis Turingion kaj ekdeĵoris ĉe la Vestfalia landa muzeo por prahistorio kaj frua historio en Münster (Westfälisches Landesmuseum für Vor- und Frühgeschichte). Laborkonfliktoj, kiuj jam anoncis lian postan malsanon, igis lin maldungiĝi sen avizo en 1936. En la 1943-a jaro oni sendis lin en malsanulejon psikiatran. Resumante la plurfojajn oficialajn konstatojn de lia malsano, li titolis sin mem "trifoje diplomita idioto".

Ebligis al Spießbach artiste agadi kaj aktivi lia prizorganta kuracisto, sekvante la kuracmetodon de la psikiatro Hans Prinzhorn, kiu estis pelanta mensmalsanulojn al la pentrada aktiveco. En malmultaj monatoj fariĝis tiel nenombreblaj surfoliaj pentraĵetoj, ofte de enhavo politika, kiuj estas hodiaŭ parto de la Kolekto In der Beeck.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Manfreed in der Beeck: Wahnsinn, Ironie und tiefere Bedeutung, memeldono, Bayer 1966

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]