Eridano (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la mita rivero. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Eridano.

Rivero Eridano en la helena mitologio estas nordeŭropa rivero, riĉa je sukceno. Faetono, frapita de zeŭsa fulmo, falis en ĝi. Liaj fratinoj, la Heliadinoj, tiom ploris, ke ili estis ŝanĝitaj al poploj kaj iliaj larmoj al sukceno.

Oni identigis ĝin ĉu kiel Rodano, ĉu kiel Pado.

Eridano estas ankaŭ oceanido, unu el la 3000 riveraj dioj, personiĝo de rivero Eridano, infano de Oceano kaj Tetiso.

Oni donis ĝian nomon al la konstelacio Eridano.

Unuaj mencioj

Eridano estas menciita de la grekoj, kiel rivero en norda Eŭropo, riĉa je sukceno.

Heziodo en sia Teogonio nomas ĝin "profundan kirlantan Eridano" en sia listo da riveroj.

Herodoto rimarkigas, ke la vorto "Eridano" estas greka, kaj supozas, tiu rivero estus greka eltrovaĵo. Li identiga ĝin kiel Pado ĉar Pado estas proksima de la fino de la Sukcena Vojo.

Vergilio, en sia Eneado, mencias Eridanon kiel unu el la riveroj de Hadeso.