Erik von Kuehnelt-Leddihn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erik von Kuehnelt-Leddihn
Persona informo
Naskiĝo 31-an de julio 1909 (1909-07-31)
en Haselsdorf-Tobelbad, Stirio
Morto 26-an de majo 1999 (1999-05-26) (89-jaraĝa)
en Lans
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Alma mater Universitato de VienoUniversitato Eötvös Loránd vd
Familio
Infanoj Gottfried von Kühnelt-Leddihn vd
Profesio
Okupo filozofo • universitata instruisto • ĵurnalisto • literaturkritikisto • politikisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tobelbad, naskiĝurbo de Kuehnelt-Leddihn, en 1910

Erik Maria von KUEHNELT-LEDDIHN (naskiĝinta la 31-an de julio 1909 en Haselsdorf-Tobelbad, mortinta la 26-an de majo 1999 en Lans, Distrikto Innsbruck Land) estis aŭstra juristo, ekonomikisto kaj publicisto konservativisma.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kuehnelt-Leddihn studis post la trapasita abiturienta ekzameno jursciencon, makroekonomikon kaj teologion en Vieno kaj Budapeŝto. Li doktoriĝis per tezo pri la interna krizo de Anglio (Englands innere Krise).

Estante 16-jaraĝa li jam laboris kiel ĵurnalisto. Kvin jarojn poste li sendiĝis fare de hungarlanda gazeto kiel korespondanto al Sovetunio.

En 1933 aperis lia romano Jesuiten, Spießer, Bolschewiken (ĉe eldonejo Pustet, Salcburgo; inter 1945 kaj 1955 en la sovetie okupita zono de Aŭstrio tiu ĉi verko restis malpermesita[1]), al kio sekvis baldaŭ aliaj verkoj. Kelkajn el ili li publikigis sub diversaj pseŭdonimoj (Tomislav Vitezović, Francis Stuart Campbell kaj Chester F. O’Leary).

En 1937 li edzinigis Christiane Gräfin von Goess kaj translokiĝis la saman jaron al Usono por docenti ĉe la jezuita Universitato Georgetown. Dum la Hispana Enlanda Milito li raportis el zonoj estantaj sub la kontrolo de trupoj de Francisco Franco. Post la reveno Usonon li docentis en diversaj katolikaj altlernejoj.

En 1947 li revenis patrujen kaj ekloĝis en Lans. Li ekestis liberprofesia publikigisto. Li ekzemple skribis por la de William F. Buckley la pli maljuna editorita konservativisma usona gazeto "National Review", por la germana gazeto "Criticón" (de Caspar von Schrenck-Notzing), krome por "Theologisches", "Rheinischer Merkur" kaj "Die Aula". En 1953 aperis lia ĉefa pripolitika verko Freiheit oder Gleichheit. En 1954 li ekis fari longegajn studvojaĝojn; plurfoje li estis i.a. en Ĉilio, ]]Suda Afriko]] kaj Hindoĉinio. Paralele li prelegadis, (ankoraŭ en 1993 ekzemple ĉe la somera universitato de la germana konservativisma semajngazeto "Junge Freiheit" en Ravensburg).

Kuehnelt-Leddihn iĝis en 1984 honora membro de la monarkiema studenta korporacio "Ostaricia" en Innsbruck.[2]

Vidpunktoj politikaj kaj filozofiaj[redakti | redakti fonton]

La politikaj kaj filozofiaj konvinkiĝoj de Kuehnelt-Leddihn estis influitaj de la ĵus pereinta danuba monarkio Aŭstrio-Hungario, la katolikismo kaj spertoj kun bolŝevismo faritaj dum restadoj en la ankoraŭ juna Sovetunio. Ankaŭ la komenciĝinta potencakiro de la nazioj pensigis lin. Liaj ĉefaj pensadreferencoj estis la kontraŭaĵoj de libereco kaj egaleco, de malsameco kaj sameco. Por li la Franca revolucio de 1789 kun siaj egaligaj kaj maltradiciaj ideoj estis la baza malo de la novtempa historio, estante antaŭula procedo kaj de bolŝevismo kaj de naziismo. Laŭ li ambaŭ konceptoj strebis je la kiel eble plej granda samecigo nacie kaj internacie, politike, socie, ekonomie. Kuehnelt-Leddihn malŝatis krome demokratiajn fundamentajn principojn kiuj fiaskus jam ĉe la kondamno de Sokrato; li aparte malŝatis la ideon de la egaleco de ĉiuj homoj kaj abomenis ĉiajn ajn socialismojn, do kaj nacian kaj internacian socialismon. Kuehnelt-Leddihn propagandis laŭklase kaj federacie organizitan ŝtaton protektontan tradiciojn, kredojn, privatajn posedaĵojn, familiojn, naciojn kaj kulturojn. Li favoris restarigon de la Sankta Romia Imperio.

Memdifino lia estis katolika dekstrulo radika liberalisma (Criticón 24/1974); oni sciu ke por li naciismo kaj rasismo estis politike maldekstraj, dume patriotismo politike dekstrus.

En la en 1953 aperinta libro Freiheit oder Gleichheit li citis provojn ke jam en la 19-a jarcento diversoriginaj intelektuloj volis preventi idearon fanatikan de egaligo kaj progresemo taksante tion moderna tiraneco. Ekzemple Alexis de Tocqueville, Juan Donoso CortésFranz Grillparzer al kiuj li mense samideaniĝis. Krome Kuehnelt-Leddihn esploris demokration kaj la avantaĝojn de monarkio kiel ankaŭ la rilatojn inter ŝtato kaj socio. Alia parto de la citita libro okupiĝis pri la katolikismo respektive la politiko de katolikismaj popoloj. Ankaŭ la originoj de naziismo prezentiĝis tie, kiu estus rezulto i.a. de ideoj de la taboritoj, de porĉiama progres-adorado kaj de rasismaj teorioj. En la postparolo li skizis ŝtaton pli perfektan kun reĝo, reĝa konsilantaro, fidelaj administrantoj kaj laŭklasaj reprezentantoj laŭdante la regnajn tradiciojn germanajn.

Kuehnelt-Leddhin ne tro furoris en Eŭropo, dume lin igis kvazaŭ heroo kelkaj prakonservismuloj en Usono.[3]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Artikoloj engazetaj[redakti | redakti fonton]

  • Die nützlichen Idioten, ĉe: Criticón.
  • Christentum und Technologie. Ordo, nr. 9.
  • Christentum, Technik, Kolonialismus’ und die Entwicklungsländer. Ordo p. 41–85, nr. 13
  • Rezension zu Ernst Jünger: Die Marmorklippen. Ĉe: American Mercury, julio 1944
  • Thoughts on the Faith of a Liberal. The Catholic World, 1.7.1946
  • Catholicism in America. New York 1954

Libroj[redakti | redakti fonton]

  • Über dem Osten Nacht, Roman, Verlag Anton Pustet, Salzburg, 1935
  • Menace of the Herd or Procrustes at Large, The Bruce Publishing Company, Milwaukee, 1943 (PDF-teksto interreta)
  • Zwischen Ghetto und Katakombe. Von christlicher Existenz heute, Otto Müller Verlag, Salzburg, 1960
  • Die Gottlosen, Verlag Das Bergland Buch, Salzburg, 1962
  • Lateinamerika. Geschichte eines Scheiterns?, Verlag A. Fromm, Osnabrück, 1967
  • Hirn, Herz und Rückgrat, Verlag A. Fromm, Osnabrück, 1968
  • Das Rätsel Liebe, Herold Verlag, Wien, 1975, ISBN 3-7008-0117-3
  • Narrenschiff auf Linkskurs - Ein Panorama für Erwachsene, Styria Verlag, Graz, 1977, ISBN 3-222-10968-0
  • Rechts, wo das Herz schlägt - Panoptikum für garantiert unmoderne Menschen, Styria Verlag, Graz 1980
  • Austria infelix oder Die Republik der Neidgenossen, Böhlau Verlag, Wien, 1983
  • Die falsch gestellten Weichen: Der Rote Faden 1789 - 1984, Böhlau Verlag, Wien 1985
  • Gleichheit oder Freiheit? Demokratie - ein babylonischer Turmbau?, Hohenrain Verlag, Tübingen, 1985
  • Die rechtgestellten Weichen. Irrwege, Abwege und Auswege, Karolinger Verlag, Wien, 1989
  • Kirche und Moderne - moderne Kirche?, Stocker Verlag, Graz, 1993
  • Demokratie - Eine Analyse, Stocker Verlag, Graz, 1996
  • Von Sarajevo nach Sarajevo: Österreich 1918 - 1996, Karolinger Verlag, Wien, 1996
  • Kirche contra Zeitgeist, Stocker Verlag, Graz, 1997
  • Weltweite Kirche - Begegnungen und Erfahrungen in sechs Kontinenten 1909 - 1999, Christiana Verlag, Stein am Rhein, 2000

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Listo de forigendaj libroj
  2. Katholische österreichische Landsmannschaft Ostaricia Innsbruck. Festschrift 25 Jahre 1982–2007, p. 32.
  3. Acton Institute: Erik Ritter von Kuehnelt-Leddihn (1909–1999)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johann Holzner/ Christine Riccabona: Der Löwe von Lans. Erik Maria Ritter von Kuehnelt-Leddihn. In: Sieglinde Klettenhammer (Hrsg.): Kulturraum Tirol. Literatur – Sprache – Medien. (Innsbrucker Beiträge zur Kulturwissenschaft / Germanistische Reihe, 75) Innsbruck University Press, Innsbruck 2009 ISBN 978-3-901064-38-8 p 121–135.
  • Johann Holzner, Christine Riccabona: Erik Maria Ritter von Kuehnelt-Leddihn, in: John M. Spalek, Konrad Feilchenfeldt, Sandra H. Hawrylchak (Hrsg.): Deutschsprachige Exilliteratur seit 1933. Band 3. USA : Supplement 1. Berlin : Walter de Gruyter, 2010 ISBN 978-3-11-024056-6, p. 125–137

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Erik von Kuehnelt-Leddihn en la germana Vikipedio.