Erik Axel Karlfeldt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erik Axel Karlfeldt

Erik Axel KARLFELDT, origine: Erik Axel ERIKSSON (naskiĝis la 20-an de julio, 1864, mortis la 8-an de aprilo, 1931) estis sveda poeto.

Karlfeldt naskiĝis en Fölkarna. Li studis en Uppsala, poste li laboris kiel instruisto kaj bibliotekisto. En la jaro 1904 li iĝis membro de la Sveda Akademio, kies sekretario li estis de 1912 ĝismorte.

Pro sia verkaro li en la jaro 1931, postmorte, gajnis la Nobel-premion pri literaturo. Li mortis en Stokholmo.

Listo de verkoj

  • Vildmarks- och kärlekvisor (1895)
  • Fridolins visor (1898)
  • Fridolins lustgård och Dalmålningar på him (1901)
  • Floro och Pomona (1906)
  • Flora och Bellona (1918)
  • Hösthorn (1927)

En Esperanto aperis

La prapatroj ; Plenrajta kolero ; Vagabondo ; Temp atenda ; Ĉieliro de Profeto Elija ; Virgulino Maria ; Portas la nomon Sopir la kastelo ; Malsano ; Gejunularo / Trad. Gustav Johansson, Magda Carlsson. - En: Sveda antologio : Unua parto, vol II. ; p.284 - 296

Krome, Ferenc Szilagyi publikigis Birdo en sia kolekto da tradukoj Tra mia prismo.

Rete legebla en Esperanto

grekeEdeno grekeLa okuloj viaj flamas