Erik Carlén

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erik Carlén
Persona informo
Naskiĝo 15-an de januaro 1906 (1906-01-15)
en Hällabrottet
Morto 27-an de novembro 1986 (1986-11-27) (80-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Svedio
Familio
Patro Karl August Carlén
Edz(in)o Rut Carlén
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Erik CARLÉN (naskiĝis en 1906; mortis la 27-an de novembro en 1986). Li lernis esperanton en 1923 kaj tuj fariĝis aktivulo, kiu spirite, organize kaj materie forte kontribuis al la movado. Li kunorganizis la famajn preleg- kaj kursvizitojn, kiujn al Svedio faris Lakshmiswar Sinha, Andreo Cseh kaj Tiberio Morariu. Ankaŭ li mem estis aktiva kursgvidanto, kaj li aŭtoris gvidilon pri la gramatiko de esperanto por svedoj (1962).

Carlén pioniris ankaŭ kiel radiopreleganto: jam en la unua jaro de sia esperantisteco la juna gimnaziano parolis, unua en Svedio, pri esperanto per provstacio en Örebro. Se la aŭdebleco de tiu stacio atingis nur dudekon da kilometroj, 50 jarojn poste jam temis pri la tuta mondo, kiam por kelkaj jaroj li sukcesis enkonduki esperanton en la internacian religian radion IBRA.

Aparte proksima al Carlén estis la kristana esperanto-movado. Li kunfondis la svedan sekcion de KELI en 1934. Prezidanto de KELI, same kiel redaktoro de Dia Regno, li estis 19481955. En multaj esperantistaj aranĝoj Carlén populariĝis kiel ŝatata predikanto en diservoj. Estas li ankaŭ, kiu esperantigis la verkon Kredo al Dio en la atomepoko de G. Lundberg (1965).

Profesie industriisto, Carlén estis unu el la iniciatintoj de la Instituto por Esperanto en Komerco kaj Industrio, (EKI), fondita en 1963. Por la plej grava atingo de EKI, Internacia komerca-ekonomika vortaro (1974), Carlén preparis la svedlingvan parton.

De 1929 ĝis 1970 Carlén funkciis kiel delegito de UEA kaj laste kiel fakdelegito pri komerco kaj industrio. Pro sia organiza talento, kiu bele kuniĝis kun la nobleco de lia karaktero, li estis elektita por respondecaj taskoj ankaŭ en UEA, kies dumviva membro li estis de 1950. La funkcion de vicprezidanto de UEA li plenumis de 1964 ĝis 1974. La plej bela rezulto de lia laboro en UEA estas la Semajno de Internacia Amikeco, festata ĉiujare ekde 1969 dum la lasta plena semajno de februaro. En la devizo de la Semajno, „Amikeco trans limoj”, kristaliĝas la idealoj de Erik Carlén.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Laŭmodaj ideoj aŭ Sankta Spirito (1972)
  • Svensk Esperanto-grammatik (1962)
  • Hedegard, David: Vorto viva (Trad. Erik Carlén, 1937)
  • Lundberg, Gustav: Kredo al Dio en la atomepoko (Esperantigis Erik Carlén, 1965)