Erik Schmedes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erik Schmedes
Persona informo
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1868 (1868-08-27)
en Gentofte
Morto 21-an de marto 1931 (1931-03-21) (62-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Gentofte Kirkegård
Ŝtataneco AŭstrioDanio
Familio
Frat(in)oj Hakon Schmedes • Paul Schmedes
Okupo
Okupo operkantisto • aktorokantisto
vdr

Erik Anton Julius Schmedes (n. 27-an de aŭgusto 1868 en Gentofte, Danio; m. 23-an de marto 1931 en Vieno) estis tenoro fama precipe pro siaj roloj en operoj de Richard Wagner. Lia frato Hakon Schmedes estis fama violonisto kaj komponisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post studadoj en Parizo, Berlino kaj Vieno Erik Schmedes debutis en 1891 je Wiesbaden kiel baritono. Post pluaj studadoj ĉe August Iffert li debutis en 1898 je Vieno kiel herotenoro (titolrolo en Siegfried ĉe la Viena Kortegopero).

Schmedes kantis ekde 1899 ĝbis 1906 ĉe la Festivalo de Bayreuth. Li kantis ankaŭ en la sezono 1908/1909 ĉe la novjorka Metropola Operejo. Kvankam li unuavice kantis rolojn el la vagnera repertuaro, Schmedes ankaŭ estis admirata interpretisto de Florestan en Fidelio de Beethoven. Dum sia kariero li kantis en 1.130 prezentadoj 42 rolojn.

Dum 27 jaroj Schmedes dedide pregis la vienan koncertan vivon, ĝis kiam li adiaŭis de la teatro en 1924 per la titolrolo en Evangelimann de Wilhelm Kienzl.

Poste li laboris ĝis sia morto kiel instruisto. Al siaj lernatoj apartenis poste elstaraj kantistinoj kiel Maria Müller kaj Anny Konetzni.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]