Erik Van Looy
El Vikipedio
Erik Ludovicus Maria VAN LOOY (naskiĝis la 26-an de aprilo 1962 en Deurne) estas flandra filmreĝisoro kaj televid-prezentanto.
Liaj plej famaj filmoj estas:
- Ad Fundum (1993)
- Shades (1999)
- De zaak Alzheimer (2003), en Usono aperinta sub la nomo The Memory of a Killer
- Loft (2008)
Li prezentis dum multaj jaroj la kvizon De Slimste Mens ter Wereld (La plej klera homo de l' mondo) por la Vlaamse Radio- en Televisieomroep (Flandra Radio kaj Televido). En 2005 la publiko de la revuo Humo elektis lin "Homo de la jaro 2004".