Tobel-Tägerschen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Erikon)
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Tobel-Affeltrangen (stacidomo) kaj Tägerschen (stacidomo).
Tobel-Tägerschen
Blazono de Tobel-Tägerschen
Blazono de Tobel-Tägerschen
Johanita komandejo Tobel kun preĝejo Sankta Johano
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Münchwilen
Geografia situo CH1903: 720112 / 264101 (mapo)47.5166666666679.0333333333333Koordinatoj: 47° 31′ N, 9° 2′ O; CH1903: 720112 / 264101 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1351
Areo 7,0 km²
Alteco 525 m super marnivelo
Poŝtkodo 9555
Komunumkodo 4776
Mapo de Tobel-Tägerschen
vdr

Tobel-Tägerschen estas komunumo en la distrikto Münchwilen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 1 351 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Tobel situas en flanka valo sude de la Lauchevalo inter Wil SG kaj Weinfelden. La nomo Tobel (kies signifo en la germana lingvo estas ravino) jam indikas la ekziston de ravino, kiun fosis la Hartenauerbach, alfluanto de Lauche, siavice alfluanto de Turo antaŭ ĝi trafluas la vilaĝon Tobel.

Tobel-Tägerschen konsistas el la municipoj kaj setlejoj Tobel, Tägerschen, Erikon (alemane Eerike), Karlishub kaj Thürn.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Tobel limas en nordo al Affeltrangen, en okcidento al Braunau, en sia plej suda pinto al Bronschhofen (Kantono Sankt-Galo), en sudoriento al Bettwiesen, kaj en oriento al Lommis.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo Tobel-Tägerschen disponas kun la haltejoj Tobel-Affeltrangen kaj Tägerschen pri du stacioj ĉe la trajnlinio de Wil al Weinfelden (la iama bankrotiĝinta Mezturgovia Fervojo), kiujn servas la turgovia fervojkompanio THURBO AG per regionaj trajnoj en duonhora kadenco.

La plej proksima aliro al la aŭtoŝoseo A1 de Sankt-Galo tra Zuriko al Berno situas en distanco de 3km apud Münchwilen kaj atingeblas do en malmultaj minutoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Tägerschen datiĝas el la jaro 762 kiel Tegarascha. En mezepoko la plej multaj bienoj en Tobel kaj Tägerschen apartenis al la Monaĥejo Sankt-Galo. La jurisdikcio falis en la 15-a jarcento de la Grafoj de Togenburgo al la johanita komandejo Tobel.

La hodiaŭa politika komunumo Tobel-Tägerschen kreiiĝis la 1-an de januaro 1999 kadre de la turgovia komunumreformo per kunigo de la lokkomunumoj Tobel kaj Tägerschen. Antaŭ tiu dato la tri lokkomunumoj Tobel, Tägerschen kaj Braunau formis kune la municipkomunumon Tobel. Braunau nun estas memstara komunumo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]