Eristiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Eristiko (el la greka eristiké (téchnì) 'arto de l' disputado') estas parto de retoriko kiu celas venkon de propra tezo, vera aŭ malvera, per uzo de versimilaj argumentoj. En antikvajtempoj, tiu tekniko estis ŝatata de Sofistoj.

Eristiko opozicias al logiko, ĉar en logiko, nur veraj argumentoj validas. Versimila, eristika, argumento povas estis vera aaŭ malvera. Estas argumentoj kiuj estas veraj, sed ŝajnas malveraj:

La diagonalo de kvadrato estas nemezurebla rilate al ĝiaj flankoj; estas kvadrato kies flanko mezuras unu metron, do oni ne povas mezuri ĝian diagonalon laŭ metra sistemo.

Oni scias ke tiu estas vero sed oni vidas la diagonalon kaj ĝi ŝajnas mezurebla.

Estas argumentoj kiuj ŝajnas veraj sed estas falsaj:

La ĉielo estas blua, la lago ankaŭ estas blua, sekve la ĉielo kaj la lago havas la saman koloron.

Oni scias ke la ĉielo ne ekzistas kaj kion ni vidas estas la difratata lumo de la suno, same oni scias ke akvo de lago estas senkolora kaj ĝia blueco estas ankaŭ difrato de lumo, sekve, la ĉielo ne havas koloron ĉar ne ekzistas, la lago ne havas koloron, ĉar akvo ne havas koloron. Sed estas tre malfacile ne kredi al siaj propraj okuloj.

Fine estas eristikaj argumentoj kiuj nur ŝajnas argumento:

Maria kaj Johano dormas ĉiun nokton en sama lito, sekve Maria ne plu estas virga.

Tiu eble estas vera, sed ankaŭ povas esti nevera. Ĉiukaze, ŝajnas vera, estas, do, versimila.

La precipo de eristiko estas ke homoj konvikiĝas pli facile per ŝajno ol per vero.