Eritrea Ortodoksa Eklezio
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 18 Sep. 2011.
2 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
| Eritrea Ortodoksa Eklezio | ||
|---|---|---|
| Orientiĝo | Orienta Ortodoksa eklezio | |
| Estro | Abune Dioskoros | |
| Fondinto | Sankta Filipo (Diakono kaj Evangeliisto) | |
| Apartigita de | Etiopia Ortodoksa Eklezio | |
| Nombro de membroj | 2 000 000 | |
La Eritrea Ortodoksa Eklezio estas nova eklezio. Oficiale ĝi apartenas al la Kopta Eklezio, sed kiel konsekvenco de la sendependeco de Eritreo ĝi posedas propran patriarkon, memstarecon en 1993 disde la jurisdikcio de la Etiopia Kopta Patriarkato. La patriarko agnoskas kaj estas en plena komunio kun la papo de ĉiuj koptoj kaj patriarko de Aleksandrio, Shenouda la 3-a kaj kun la patriarko de Etiopio. Ĝi estas unu el la nekalcedoniaj eklezioj kiuj akceptis la koptan monofizidismon en la 5-a jarcento.

