Eritrino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Erythrina x sykesii dum florado en Auckland, Nov-Zelando
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Eritrino
Erythrina crista-galli (la nacia floro de Argentino)
Erythrina crista-galli (la nacia floro de Argentino)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Papilioformedoj Faboideae
Tribo: Fazeolo Phaseoleae
Erythrina
L., 1753
Specioj

Pli ol 100.

Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Erythrina flabelliformis - Muzeo de Tuluzo

Eritrino (latine: Erythrina) aŭ koralarbo (PIV-proponita neologismo estas eritreno) estas genro el la familio fabacoj, la arbo aŭ arbedo estas disvatiĝanta en la tropikaj kaj subtropikaj regionoj de la mondo. Ĝi havas triopan folion, grandajn, fajroruĝajn florojn, ovoformajn grajnojn en plurgrajna guŝo. La grajnoj estas brile nigraj aŭ ruĝaj.

  • la amerika specio E. corallodendron kreskas sur tropika regiono de Ameriko, altas ĝis 6m, havas 5 cm-ajn florojn, ruĝajn grajnojn, oni nomas ĝin ankaŭ koralarbo. Oni pretigas el ties malpeza ligno ŝtopilon (korkon), eskalon ks. Ĝi estas plantita anakxu por barilo.
  • la specio E. crista galli L. (kok-kresta eritrino) kreskas en Brazilo, ofta ornamplanto kun grapola infloresko el malhelaj, ĉerizruĝaj floroj. ĝia grajno estas longeta, renforma.
  • la sud-Afrika specio E. caffra (kafer-arbo) kreskas ĝis 18 m, el ties ligno oni produktas boatojn
  • la orient-Afrika specio E. abyssinica havas grajnojn, kiun oni nomas karat kaj estis por mezurado de la oro, tiel devenas la nomo karato
  • la specio E. indica (dadap-arbo) kreskasde orienta Hindio ĝis Aŭstralio. Ĝi estas uzata en sudorienta Azio por ombrado aŭ kiel apogarbo, la folio estas uzata kiel furaĝo.

Kelkaj specioj[redakti | redakti fonton]

Selektitaj specioj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]