Eritropoetino

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Eritropoetino (el la malnovgreka ἐρυθρός erythros „ruĝa“ kaj ποιεῖν poiein „fari“, sinonimoj: EPO, epoetino, historie ankaŭ: hematopoetino) estas glikoproteina hormono, kiu respondecas, gravas kiel kreska faktoro pri la ruĝaj sangokorpetoj (eritrocitoj) dum la sangoproduktado (hematopoezo) en la mjelo. Sintezita eritropoetino estis forte uzata en la bicikla sporto en la 1990-aj jaroj kiel dopaĵo.

EPO en homoj estas sekreciata je 85–90 % en la renoj kaj je 10–15 % en hepato. La en-sera koncentreco de eritropoetino en homo estas ĉ. ĝis 19  mU/mL.

Pruvo de dopado:

La aplikadon de sintezita EPO pruvas la kreskinta hemoglobina koncentriĝo kaj hematokrita nivelo. La dopintoj do reguligas la hematokritan nivelon super la normala nivelo ĝis 47 % (virinoj) aŭ ĝis 50 % (viroj), kiuj estas la permesitaj supraj limoj.

Se oni transpasas personan limon, la koro povas halti dum dormado. Dum dua duono de la 1980-aj jaroj - kiam la dopad-kontrolistoj ne kontrolis la hematokritan nivelon - mortis 18 eŭropaj profesiaj biciklistoj (densiĝas la sango pro la multaj eritrocitoj kaj tiel ŝarĝas la koron).

La EPO kaŭzas fortan kreskon de la elteneco. Laŭ norvega studaĵo (Birkeland et al. 2000), post kvarsemajna EPO-traktado kreskis la oksigenakcepta kapablo je 7 %, dum la hematokrita nivelo de 43 % al 51 %. La EPO malkonstruiĝas, forlasas la korpon post 3 tagoj.

Saman efikon kiel EPO havas montaj trejnejoj, nitrogenkameroj, malalt-premaj domotendoj, kiuj estas permesitaj, tamen malpli konfideblaj metodoj.