Erkela frankolino

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Erkela frankolino
Erkela frankolino
Erkela frankolino
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Fazanedoj Phasianidae
Genro: Francolinus
Specio: F. erckelii
Dunomo
Francolinus erckelii
(Rüppell, 1835)
Konserva statuso
Status iucn3.1 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Erkela frankolino (Francolinus erckelii) estas birdo de la familio de Fazanedoj de la ordo de Kokoformaj kaj grupo de afrikaj frankolinoj. Oni ĵus proponis reorganizadon de tiuj specioj de Francolinus en la genro Pternistis kun 23 aliaj specioj. Formas superspecion kun F. jacksoni, F. ochropectus, F. castaneicollis kaj F. nobilis.

Ĝi estas indiĝena de Eritreo, Etiopio, kaj Sudano. En 1957 la specio estis enmetita ankaŭ en Havajon.

Temas pri frankolino ege fajne ornamata per strieco en kolo, supra dorso, flankoj kaj subaj partoj nome brune super blanko; la krono estas tre bruna, kun nigra superokula strio, blanka malantaŭokula makulo kaj nigreca beko. La vizaĝo estas griza kaj la gorĝo de blanka koloro. Suba dorso, vosto kaj subvosto estas pli senmarke brunaj, dum la kruroj estas flavaj.

[redakti] Referencoj

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj