Erlöserkirche (Essen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Protestanta preĝejo Erlöserkirche en Essen

Erlöserkirche en la Suda Kvartalo de Essen estas novromanika preĝejo protestanta. Ĝi ne nur estas loko por paroĥaj diservoj, sed ankaŭ por kulturaj okazaĵoj. Precipe interesaj estas la koncertoj de la Essener Bachchor, kiuj estas konstanta ero de la muzikado en Essen.

Konstrua historio[redakti | redakti fonton]

Pro la kreskinta grandeco de la paroĥo en la urbocentro tiu ĉi konstatis en 1896 la neceson konstrui novan preĝejon. Sekvan jaron la paroĥo akiris la terpecon ĉe la suda angulo de la vojkruco de la nunaj stratoj Bismarck kaj Friedrich Ebert. La presbiteraro en 1899 decidiĝis por la koncepto de August Orth, sed tiu ĉi mortis. Nur en 1904 la presbiteraro komisiis novan arĥitekton, nome Franz Schwechten el Berlino, konstruinto de la Imperiestro-Vilhelmo-Memor-Preĝejo en Berlino, de la Erlöserkirche en Jerusalemo kaj de aliaj protestantaj preĝejoj. Finfine la 31-an de oktobro 1906, do je la reformaciotago, okazis la ceremonia metado de la unua fundamentŝtono, kaj post tri konstruojaroj la preĝejo same kiel ekipado per pompaj, mozaikoj en la interno sonorilaro kaj orgeno fare de Margarethe Krupp kaj Carl Funke la paroĥo povis festi la konsekradon je la 29-a de novembro 1909.

Dum la Dua Mondmilito la 5-an de marto 1943 aliancana aeratako grave difektis la preĝejon, kiu nun ne plu taŭgis por diservoj. Aliaj bombatakoj kontinue detruadis la domon. La rekonstruado de la preĝejo komenciĝis en 1948/1949. Pastro Reinhardt fondis preĝejokonstruo-asocion. Ekestis la tegmento super la ĉefa navo de la preĝejo same kiel la volboj en la preĝeja interno. La fenestrotruoj estis fermataj per katedralvitro, ĉar la malnovaj vitraloj estis perditaj por ĉiam.

Arĥitekturo[redakti | redakti fonton]

La konstruado de Erlöserkirche en Essen etendiĝis trans nekutima daŭro ekde unuaj planadoj en la jaro 1896 ĝis la konsekro en 1909. La domensemblo konsistas el la preĝejo, la pastrejo kaj la konfirmaciotejo kaj la sonorilturo, kiu interligas la du erojn kaj metas la defore videblan ĉefan akcenton de la konstruaĵo.

Erlöserkirche estas halopreĝejo kun transversa navo kaj ĉirkaŭa galerio. La plurangulan apsidon enkadras du rondaj turoj. Plurangule rompitaj estas ankaŭ la frontoj de la transversa navo, dum kiam la suprenirejoj al la galerio, kiuj flankas la fasadon, finiĝas per ronda finaĵo. Larĝa ŝtuparo kondukas supren al triopo da kolonoportaloj, kiuj malfermas la vojon en la antaŭhalon. Ili lokas rilate al la fasado tre altaj kaj profunde entranĉitaj. Sur tio malfermiĝas arkaĵaro el sep rondarkaj fenestroj, super kies mezo estas entranĉita romanika rondfenestro. La gablon akompanas suprenira triarkada grupo. En la plej supra arko troviĝas la statuo de la Savanto, kiu donas sian nomon al la preĝejo (Erlöser = Savanto).

La preĝejo entute longas 50 metrojn, ĝi donas lokon por 1200, el kiuj 500 trovus lokon sur la galerioj. La ekstera konstruaĵo konsistas el sabloŝtono, la soklo el bazalto. La stileroj estas citaĵoj el la formaro de la romaniko. Tiun ĉi stilon karakterizas dikaj muroj, en kiuj estas entranĉitaj profundaj malfermaĵoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

51.4449555555567.0053416666667