Erlach (distrikto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Distrikto Erlach
Blazono de la distrikto Erlach
Erlach kun la Lago de Bielo
Distriktoj de Kantono Berno
Mapo de la distrikto Erlach
Kantono Berno
Ĉefloko Erlach
Koordinatoj  47° 2′ N 7° 5′ O / 47.033 °N, 7.083 °O / 47.033; 7.083 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ N 7° 5′ O / 47.033 °N, 7.083 °O / 47.033; 7.083 (mapo)
Nombro de loĝantoj 10867(2008-12-31)
Areo 85 km²
Loĝantardenseco 128 loĝantoj/km²
Federacia Kodo 0208
vdr


La distrikto Erlach estas administra unuo de Kantono Berno. Kun nur 10867 loĝantoj je la 31-a de decembro 2008 ĝi apartenas al la plej malgrandaj bernaj distriktoj. Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbeto Erlach.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La distrikto Erlach situas en la ebenaĵo sude de la Lago de Bielo kaj la Zihl-Kanalo kaj nordoriente de la Lago de Neŭŝatelo. Al distrikto apartenas ankaŭ la fama Petro-Insulo, duoninsulo en la Lage de Bieleo, kie vivis la fama svisa filozofo Jean-Jacques Rousseau.

Najbaraj distriktoj[redakti | redakti fonton]

La distrikto Erlach limas en nordo al la distrikto La Neuveville, en nordoriento al la distrikto Nidau, en oriento al la distrikto Aarberg, en sudo al la Lagodistrikto (Kantono Friburgo), en sudodidento al la distrikto Avenches (Kantono Vaŭdo), kaj en okcidento al la distrikto Neŭŝatelo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En mezepoko la regiono ĉirkaŭ la urbeto Erlach estis nobela senjorujo, pri kiu en la jaro 1265 Grafo Petro la 2-a de Savojo akiris al ĉefservutecon. En la jaro 1474 la senjorujo estis konkerita dum la Burgundaj Militoj fare de la beranoj kaj fariĝis en la jaro 1476 berna voktejo, kiu ekzistis ĝis la Helveta Revolucio en la jaro 1798. Dum la tempo de la Helveta Revolucio ekzistis distrikto Selando, kies ĉefurubo estis Erlach. Per la restaŭracio en 1803 la iama voktejo fariĝis ĉefdistrikto kaj ek de 1831 distrikto de Kantono Berno.

Komunumoj de la distrikto Erlach[redakti | redakti fonton]

La distrikto Erlach konsistas (stato en 2009) el 23 komunumoj, el kiuj Ins estas la plej granda. La ununura urbo en la distrikto estas la ĉefloko Erlach, kiu posedas historian urborajton. Jen la listo:

Blazono Nomo Loĝantoj
(2008-12-31)
Areo
en km²
Komunumkodo
Brüttelen Brüttelen 592 6,6 0491
Erlach BE Erlach 1146 3,5 0492
Finsterhennen Finsterhennen 470 3,6 0493
Gals Gals 708 7,9 0494
Gampelen Gampelen 722 10.8 0495
Ins BE Ins 3133 23,9 0496
Lüscherz Lüscherz 530 5,4 0497
Müntschemier Müntschemier 1276 4,9 0498
Siselen Siselen 579 5,5 0499
Treiten Treiten 412 4,7 0500
Tschugg Tschugg 427 3,3 0501
Vinelz Vinelz 822 4,6 0502
Totale 12 10867 84,7 0208

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]