Erlach BE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo BE en Erlach BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Erlach..

Erlach
Blazono de Erlach
Blazono de Erlach
Blazono de Erlach
Kastelo Erlach
Kastelo Erlach
Kastelo Erlach
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Seeland
Malnova distrikto ĝis 2009 Erlach
Koordinatoj  47° 2′ 0″ N 7° 5′ 0″ O / 47.03333 °N, 7.08333 °O / 47.03333; 7.08333 (mapo)Koordinatoj: 47° 2′ 0″ N 7° 5′ 0″ O / 47.03333 °N, 7.08333 °O / 47.03333; 7.08333 (mapo)
Areo 3,50 km²
Alteco 433 m super marnivelo
Poŝtkodo 3235
Komunumkodo 0492
Mapo de Erlach
Mapo de Erlach
Mapo de Erlach
vdr


Pri la komunumo

Erlach (prononcu: erlaĥ; france Cerlier; en Esperanto ankaŭ Erlaĥo) estas historia urbeto, komunumo kaj ĝis la 31-a de decembro 2009 ĉefloko de la samnoma distrikto en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1146 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. Ek de la 1-a de januaro 2010 Erlach apartenas al la administra distrikto Seeland.

Geografio

La urbeto Erlach situas sudokcidente de la Lago de Bielo. Al ĝi apartenas ankaŭ la okcidenta parto de la fama duoninsulo Petro-Insulo, kie vivis la svisa filozofo Jean-Jacques Rousseau. Sur la teritorio de la komunumo situas la monteto Jolimont kun alteco de 603 m s.m., kiu ofertas mirindan belvidon al la Lago de Bielo.

Trafiko

Erlach situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo per la publika trafiko atingeblas per poŝtaŭto ek de InsLe Landeron kaj per ŝipo ek de Bielo.

La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A5 troviĝas nordokcidente en Le Landeron en distanco de 4 kilometroj.

Historio

La unua dokumenta mencio de Erlach datiĝas el la jaro 1185 kiel Erilacho.

En Erlach estis trovitaj restaĵoj de neolitikaj setlejoj. El romia epoko oni trovis nur malmultajn ceramiksplitojn kaj do ne scias, ĉu ankaŭ la romianoj setlis en Erlach, kvankam tio ja estas verŝajna. En mezepoko la loko fariĝis la centro de malgranda senjorujo kaj la Grafo Rudolfo de Neŭŝatelo koncedis al ĝi en la jaro 1274 la urborajton. Post la konkero fare de la bernantoj, Erlach fariĝis ĉefloko de la samnoma voktejo. Dum la tempo de la Helveta Respubliko inter la jaroj 1798 ĝis 1803 Erlach estis la ĉefurbeto de la helveta distrikto Selando. En 1803 ĝi fariĝis ĉefurbo de la ĉefdistrikto kaj ek de 1831 de la distrikto Erlach.

Vidu ankaŭ

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto