Erlenbach ZH

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo ZH en Erlenbach ZH staras por la svisa Kantono Zuriko. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Erlenbach..

Erlenbach ZH
Blazono de Erlenbach ZH
Dosiero:Erlenbach kaj Zuriklago de Uetliberg.jpg
Rigardo de Uetliberg al direkte de Meilen kaj Erlenbach
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Meilen
Koordinatoj  47° 18′ 17″ N 8° 35′ 33″ O / 47.30472 °N, 8.59250 °O / 47.30472; 8.59250 (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 17″ N 8° 35′ 33″ O / 47.30472 °N, 8.59250 °O / 47.30472; 8.59250 (mapo)
Areo 2,97 km²
Alteco 412 m super marnivelo
Poŝtkodo 8703
Komunumkodo 0151
Mapo de Erlenbach
vdr

Pri la komunumo

Erlenbach ZH estas komunumo en la distrikto Meilen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 5112 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 5193 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio

Erlenbach situas ĉe la tiel nomita ora bordo de la Lago de Zuriko meze inter Meilen kaj Zuriko. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 2,97 km², de kiuj 22,6% estas kovritaj de arbaro, 24,2% servas por agrikulturo, 43,1% por setlado, 9,7% por trafiko kaj 1,1% estas akvejoj.

Trafiko

La komunumo situas ĉe la kantona ĉefvojo n-ro 17, la tiel nomita Lagovojo (Seestrasse). Tra Erlenbach pasas la orborda linio de la Svisaj Federaciaj Fervojoj, kiu de la Ĉefstacidomo Zuriko tra Zuriko-Stadelhofen kaj Meilen kondukas al Rapperswil. Tra ĝi kaj lokaj aŭtobusoj la komunumo estas bonege konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio. La komunumo ankaŭ atingeblas per ŝipoj de la Zuriklaga Ŝipkompanio.

Historio

Restaĵoj de surfostaj konstruaĵoj ĉe la lago-bordo pruvas, ke en Erlenbach jam en la bronzepoko antaŭ 5000 jaroj vivis homoj. Unua dokumenta mencio datiĝas de la jaro 981 post Kristo, kiam okazis tereninterŝanĝo inter la grafo de Lencburgo kaj la Monaĥejo Einsiedeln. Dum mezepoko Erlenbach estis plejparte en monaĥeja posedo, ĝis ĉirkaŭ en la jaro 1400 la komunumo estis pandigita al la urbo Zuriko. En la epoko de la Helveta Respubliko inter 1798 kaj 1803 sinsekve francaj, rusaj kaj aŭstraj trupoj bivakadis en Erlenbach.

Eksteraj Ligiloj

Ŝablono:Projekto