Erlenbach am Main

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Erlenbach am Main
Blazono
Erlenbach am Main (Germanio)
Erlenbach am Main (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Bavario
Distriktaro Malsupra Frankonio
Distrikto Distrikto Miltenberg
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 09372
Poŝtkodo 63906
Aŭtomobila kodo MIL
Oficiala Municipokodo 09676122
Politiko
Komunumestro Michael Berninger
Partio de komunumestro CSU
Adreso de la administrejo Bahnstraße 26
63906 Erlenbach
Demografio
Loĝantaro 10326 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 48′ N, 9° 10′ O (mapo)49.8038888888899.1638888888889Koordinatoj: 49° 48′ N, 9° 10′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 129 m
Areo 16,33 km²
Oficiala retejo http://www.stadt-erlenbach.de/
vdr

Erlenbach aŭ formale Erlenbach am Main estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Miltenberg kaj en la distriktaro Malsupra Frankonio de la federacia lando Bavario, kaj estas la administra centro de la distrikto. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 10 326 loĝantojn. La urba teritorio situas ĉe rivero Majno en la nordokcidento de la federacia lando Bavario de Germanio, iom sude de la urbo Aschaffenburg en la distriktaro Malsupra Frankonio (Unterfranken). Ĝi estas la plej granda urbo de la distrikto Miltenberg, havas unu el la du distriktaj hospitaloj kaj konatas pro bonaj vinoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis frue loĝata. Tomboj el la bronza epoko (ĉirkaŭ 1550-1250 antaŭ Kristo) kaj pliaj de ĉirkaŭ 1000-800 antaŭ Kristo atestas pri tio. Dum la unua jarcento post Kristo la romia imperio etendiĝis ĝis ĝuste ĉi tie. La limon ĉe la rivero Majno, kiu dividis romian teritorion okcidente kaj ĝermanan oriente, la romia armeo sekurigis per fortikaĵoj. Por eviti eblan atakon de la romianoj, la ĝermanoj oriente de la rivero tamen translokiĝis for de la limo orienten, kaj eĉ post la disfalo de la romia imperio daŭris ĝis la jaro 531, kiam (ĝermanaj) frankonoj denove ekloĝis ĉe la orienta bordo de la Majno. La unuaj farmbienoj, kiuj formis la bazon de la hodiaŭa urbo, nur konstruiĝis inter 800 kaj 950 post Kristo. Ĉirkaŭ la jaro 1183 la germana cezaro Friedrich Barbarossa (la "ruĝbarbulo") permesis al al komunumo havi merkaton, promesis al ĝiaj loĝantoj liberecon kaj protekton. La negocado, sed ankaŭ produktado de vino sur la sunoplenaj montoj flanke de la rivero ekde tiam prosperas.

Nuntempe kultura halo gastigas teatraĵojn kaj koncertojn, kaj intelektula kinejo same altiras vizitantojn ne nur el la bavariaj distriktoj Miltenberg kaj Aschaffenburg, sed ankaŭ el la proksimaj hesiaj distriktoj Odenwald kaj Darmstadt-Dieburg okcidente (aŭte venante de tie, cetere bone eblas parki ĉe piedira ponto en komunumo Wörth okcidente de la Majno kaj simple piediri trans la ponto en la urbon).

Parteneraj urboj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]