Ermatingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ermatingen (stacidomo).
Ermatingen
Blazono de Ermattingen
Ŝiphaltejo de Ermatingen
komunumo en Svislando
Kantono Turgovio
Distrikto Kreuzlingen
Koordinatoj  47° 4′ N 9° 1′ O / 47.067 °N, 9.017 °O / 47.067; 9.017 (mapo)Koordinatoj: 47° 4′ N 9° 1′ O / 47.067 °N, 9.017 °O / 47.067; 9.017 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2705
Areo 10,4 km²
Alteco 400 m super marnivelo
Poŝtkodo 8272
Komunumkodo 4646
Mapo de Ermatingen
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Ermatingen estas komunumo en la distrikto Kreuzlingen de Kantono Turgovio, Svislando. Ĝi havis 2705 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ermatingen situas ĉe la suda flanko de la suba brako de Bodenlago inter Konstanco kaj Ŝafhaŭzo vidalvide de la insulo Reichenau. La sudan limon de la komunumo formas la montoĉeno Seerücken. La komunumo Ermatingen konsistas el la municipoj Ermatingen mem kaj Triboltingen.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

Ermatingen limas en okcidento al Salenstein, en sudokcidento al Raperswilen, en sudo al Wäldi, en oriento al Tägerwilen, en nordoriento al Gottlieben, kaj en nordo al Bodenlago, je kies alia flanko situas la germanaj komunumoj Reichenau kaj Konstanco.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ermatingen disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Kreuzlingen al Stein ĉe Rejno kaj Ŝafhaŭzo. La loko ankaŭ atingeblas ek de Ŝhaufhauzo kaj Konstanco per ŝipo sur Bodenlago.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ermatingen datiĝas el la jaro 724 kiel Erfmotingas. En mezepoko Ermatingen apartenis al la Monaĥejo Reichenau. En la jaro 1660 la loko ricevis la merkatorajton.

La hodiaŭa komunumo Ermatingen estiĝis en la jaro 1975 per la kunigo de la iamaj municipkomunumoj Ermatingen kaj Triboltingen.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]