Ermitejo (muzeo)
El Vikipedio
Ŝtata Ermitejo aŭ simple Ermitejo (ruse Государственный Эрмитаж; la rusa formo de la franca vorto por ermitejo) estas mondfama muzeo en Sankt-Peterburgo (Rusio), kiun konsistigas sep konstruaĵoj: Vintra Palaco, Palaco de Menŝikov, Ermitejo, Porcelana muzeo kaj aliaj. Ĝi enhavas la plej grandan rusian kolekton de eksterlanda arto; rusan arton arigas la Rusa Muzeo, ankaŭ en Sankt-Peterburgo.
La muzeo estis fondita en 1764 kiel privata kolekto de la rusia imperiestrino Katerino la Granda. Ekde 1852 ĝi estis malfermita por publiko.
En 2000-aj jaroj aperis filioj de Ermitejo en kelkaj urboj enlande kaj eksterlande. Inter ili filioj en Amsterdamo, Kazano kaj Londono.
Estras la muzeon Miĥail Piotrovskij (ekde 1992).
[redakti] Ekstera ligilo
Muzeoj: Ermitejo • Rusa muzeo • Loĝejo de Puŝkin • Milit-historia muzeo • Milit-ŝipara muzeo
Preĝejoj: Petro-Paŭla katedralo • Monakejo Aleksandr Nevskij • Kazana katedralo • Isaaka katedralo • Savanto-sur-sango • Ĉesmaa preĝejo • Smolnij katedralo •
Stratoj kaj placoj: Litejnij • Ligovskij • Marsa kampo • Nevskij • Sadovaja strato
Aliaj objektoj: Petro-Paŭla fortikaĵo • Amiralejo • Kunstkamerao • Kirasŝipo Avrora • Dometo de Petro la 1-a • Miĥaila kastelo • Somera ĝardeno • Taŭrida ĝardeno • Botanika ĝardeno • Vintra Palaco • Senata placo • Kupra rajdanto • Palaca placo • Ĉevaloj de Klodt • Pinto de Vasiljevskij insulo • Petrograda flanko • Nova Holando • Ŝtata Universitato • Ĉefa Stabejo • Smolnij • Narva pordego • Nekropolo • Piskarjovskoje tombejo • Gostinnij Dvor • Cirko • Zooparko • Kresti • Metroo