Ermitejo de El Rocío

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ermitejo La Roso)
Ermitejo de El Rocío

La Ermitejo de El Rocío estas ermitejo situa en Almonte (Huelva). En ĝi celebriĝas ĉiujare la fama Pilgrimado de El Rocío (en kiu oni veneras la Virgulinon de El Rocío), kaj kiu aktuale kunigas preskaŭ milionon de personoj. La projekto de la aktuala ermitejo estis de la arkitektoj Antonio Delgado y Roig kaj Alberto Balbontín de Orta, realigita ĉirkaŭ 1960.

Ene de la ermitejo troviĝas la Virgulino de la Roso, malgranda skulptaĵo tre venerata. Ĝia populareco estas granda en la lando, ĉar tiu adorado okazigas la plej gravan pilgrimadon de Hispanio, kiu nuntempe kunvenigas ĉiun jaron preskaŭ milionon de personoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Altaro de la Virgulino de El Rocío.

La historiaj kronikoj rakontas ke la reĝo Alfonso la 10-a, la Saĝulo, ĉirkaŭ la jaro 1270 ordonis starigi ermitejon dediĉitan al la Virgulino Maria en la loko de La Rocinas, kiu estis estinta rekonkerita al la araboj. La samaj kronikoj raportas kiel en tiuj samaj lokoj, la reĝo kreis ĉasejon, altirita de la beleco de la loko kaj la kvanto de cervoj ekzistantaj tie. Ĉi tiu ĉasejo estas konata hodiaŭ kiel Nacia Parko de Doñana. Tiu ermitejo estis mudeĥara.

Tiu unua ermitejo daŭris ĝis la tertremo de Lisbono, en 1755, kiu ĝin lasis en ruinoj, la Virgulino de la Roso estis portita al Almonte kaj estis tie dum du jaroj sekve, okazigante tie la Pilgrimadon de la Roso en la vilaĝo almontea; la reformoj de la ermita finiĝis en la jaro 1758.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]