Ermitejo Sankta Antono de La Florida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ermitejo nuntempe.

Koordinatoj: 40° 25′ 32″ Nordo 3° 43′ 33″ Oriento / 40.425475 °N, 3.725846 °O / 40.425475; 3.725846 (mapo)

La Ermitejo Sankta Antono de La Florida, troviĝas en la samnoma placo; ĝi estas la tria el la ermitejoj dediĉitaj al Antono de Padovo kiuj ekzistis en la periferio de Madrido. Ĝi estas en la distrikto Monkloo.

La unua ermitejo estis konstruita en 1720 de José de Churriguera kaj malkonstruita en 1768 pro la malfermo de la strato Castilla. Du jarojn poste Karlo la 3-a ordonas la konstruadon de nova ermitejo kiu estis denove malkonstruata de Karlo la 4-a.

La 1-a de aprilo 1905 ĝi estis deklarata Nacia Monumento. Ĝi estis malfermita por la diservado ĝis 1929, jaro kiam estis translokita la diservado al ĝemela konstruaĵo por tia afero de la arkitekto Juan Moya. Ekde tiam ĝi fariĝis muzeo, proprietaĵo de la institucio Nacia Heredaĵaro, kvankam ĝia gvidado estis cedata al la Madrida Urbodomo, kiu administras ĝin ekde 1987. Ĝia kupolo kaj pendentivoj estis pentrataj de la fama hispana pentristo Francisco de Goya.