Ermitejo Sankta Isidro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĝenerala vidaĵo de la ermitejo Sankta Isidro.

La ermitejo Sankta Isidro kiu troviĝas en Madrido (Hispanio), estas dediĉata al la patrono de la urbo, Sankta Isidro Kamparano.

La origino de la ermitejo venas de la jaro 1528, kiam la imperiestrino Izabela de Portugalio ordonis la konstruadon ĉe la puto kie ŝprucas akvo, kiun la tradicio konsideras kiel miraklan. Al tiu ŝprucujo estas atribuata la sanigado de la filo de la reĝino, la estonta reĝo Filipo la 2-a. La nuna ermitejo estis konstruita en la jaro 1725 de Baltasar de Zúñiga, markizo de Valero, en la epoko de Filipo la 5-a. La tombejo Sankta Isidro, proksime al la Ermitejo, estis konstruigita en 1811.

La puto situas en la tereno kiu apartenis al Iván de Vargas, protektanto de Sankta Isidro Kamparano. La ermitejo estas en la kvartalo Carabanchel.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]