Ermitejo de Nia Sinjorino de la Nasko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La ermitejo de Guadamur.
La absido mudeĥara de la ermitejo de Guadamur.

La Ermitejo de Nia Sinjorino de la Nasko, en hispana origine ermita de Nuestra Señora de la Natividad estas ermitejo de Guadamur, en la provinco de Toledo, Hispanio. Situanta sur la monteto samnoma, ĝi dominas la vilaĝon el oriento kaj troviĝas tre proksime de la kastelo de Guadamur.

La konstruaĵo estas en stilo de frua mudeĥara arto (13-a gis 14-a jarcentoj). En la vilaĝo ekxistis tradicio de ia mirakla dipatrina apero. La mencio plej antikva de la kulto en la ermitejo datas de 1611. La pentraĵo adorata en la altaro estis origine ikono bizanca kiu reprezentis la figuron de Sankta Anna kun infana Virgulino enbrake. La aktuala pentraĵo suferis konstantajn restaŭrojn laŭlonge de sia historio, tiele ke ĝi malproksimiĝis el la originalo, kiu siavice estus kopio de alia pentraĵo aŭ de ia mozaiko.

De la origina konstruo de la ermitejo konserviĝas nur la absido duoncirkla el ŝtono kun angluoj el briko kiel unika ornamo, kaj paro de arkoj kuncentraj fermitaj, de klara faro mudeĥara. La kupolo el briko sekvas arkojn de la navo, rarega solvo de pratekniko. La lasta rekonstruo estas de 1976.

De la tegmento de la absido pendas nune super la altaro la reproduktoj de la kronoj visigotaj de la trezoro de Guarrazar, trovita en Guadamur en 1858.