Rafedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ermitkolomboj)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Rafedoj
Skeleto de Dido, Muzeo de Natura Historio, Londono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Subfamilio: Raphinae
Verheyen, 1957
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta (ĉ. 1730)
Ĝenroj

Pezophaps (formortinta)
Raphus (formortinta)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Dido

RaphinaeRafedoj estas subfamilio aŭ familio de formortintaj neflugantaj birdoj popole nomitaj ermitkolomboj.

Ili loĝis sur la insuloj Maskarenoj nome Maŭricio kaj Rodriges, sed ili ekstingiĝis pro troa ĉasado kaj predado farita de enmetitaj neindiĝenaj mamuloj kiun iris tien kun la homa koloniado en la 17-a jarcento.

Tiu klado estas parto de la ordo Kolomboformaj kaj enhavas la unutipan genron Pezophaps kaj Raphus. La unua enhavas la specion Pezophaps solitaria (la Rodrigesa ermitkolombo), la dua enhavas la Didon, Raphus cucullatus. Tiuj birdoj atingis impresan grandon kiel rezulto de izolado en senpredanta insulo laŭ la regulo de Foster.

La Reunia ermitkolombo, dumlonge konsiderata tria ekstingita birdo de la ermitkolomboj, rezultis esti unu el la ibisoj.

Specioj[redakti | redakti fonton]

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

La ermitkolomboj estas ofte separitaj kiel aparta familio Rafedoj, kaj iliaj similaĵoj estis dumlonge necertaj; ili estis dekomence lokitaj en la Strutoformaj pro ties eksterordinara malflugeco kaj apomorfo, sed ankaŭ oni sugestis rilaton kun la Raledoj. Analizoj de Osteologio kaj molekuloj, tamen, pruvas, ke la lokigo en la Kolombedoj estas pli akurata (Janoo 2005).

Komparo de mitokondrio, citokromo b kaj de DNA (Shapiro et al. 2002) sugestas, ke la Nikobara kolombo (Caloenas nicobarica) estas la plej proksima viva parenco de la Dido kaj de la Rodrigesa ermitkolombo. Tio vere ne implicas certan rilaton tamen kaj la molekula filogenio de la Hindoaŭstraliaj kolomboj alportas malsimilajn rezultojn depende de la analizita gensekvenco (kompare kun Johnson & Clayton 2000).

Kio ŝajnas certa, senrilate la plej proksimajn parencojn de la ermitkolomboj, estas ke ili apartenas al bazaj hindoaŭstraliaj adaptigaj radiadoj de kolomboj. Aparte el la ermitkolomboj, tio koncernas bestojn kiel la kronitaj kolomboj de la genro Goura, la Fazankolombo, la genroj Ducula kaj Ptilinopus, kaj la Nikobara kolombo. Ĝis kiam estos plia materia pruvo de la prauloj de la ermitkolomboj, ili estas ĉi tie subfamilio de la Kolombedoj.

Evoluo[redakti | redakti fonton]

Ne estas certa dato por la evoluo de la grupo. Surbaze en la datumoj analizitaj de Shapiro et al., ili supozas ĉirkaŭ 32-56 mya por la disigo inter Caloenas kaj ermitkolomboj. Plej preciza dato de ĉirkaŭ 43 mya supozeble devenas el la mezuro per molekula horloĝo de disiĝo inter ebla pingveno kaj Procelarioformaj kio ne entute validas pro la genro Vaimanu. Tamen ŝajnas, ke tiu grupo devenas el la Paleogeno pli ol el la Neogeno, kiel indikita de paleogeografio de la okcidenta Hinda Oceano ĉefe ĉe la Maskarena Ebenaĵo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Janoo, Anwar (2005): Discovery of isolated dodo bones [Raphus cucullatus (L.), Aves, Columbiformes] from Mauritius cave shelters highlights human predation, with a comment on the status of the family Raphidae Wetmore, 1930. Annales de Paléontologie 91: 167–180. [English with French abstract] COI:10.1016/j.annpal.2004.12.002 (HTML resumo)
  • Johnson, Kevin P. & Clayton, Dale H. (2000): Nuclear and Mitochondrial Genes Contain Similar Phylogenetic. Signal for Pigeons and Doves (Aves: Columbiformes). Molecular Phylogenetics and Evolution 14(1): 141–151. PDF plena teksto Arkivigite je 2011-05-18 per la retarkivo Wayback Machine

Notoj[redakti | redakti fonton]