Ernő Fináczy

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Fináczy
Persona informo
Naskiĝo 10-an de majo 1860 (1860-05-10)
en Buda
Morto 26-an de februaro 1935 (1935-02-26) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Budapesti Egyetemi Katolikus Gimnázium • Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo universitata instruisto • pedagogo • historian of pedagogy
vdr

Ernő Fináczy [ernO finAci], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fináczy Ernő estis hungara profesoro, instruisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1914).

Ernő Fináczy [1] naskiĝis la 10-an de majo 1860 en Buda. Li mortis la 26-an de februaro 1935 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Fináczy frekventis gimnaziojn en Pécs kaj Pest (urbo), poste universitaton en Pest. Li komencis sian karieron en praktika lernejo de la universitato, kie li instruis. En 1888 li studvojaĝis en Francio kaj Germanio. En 1901 li ekinstruis ankaŭ en la universitato, kie li estis ankaŭ rektoro. Li estis fondinto de Hungara Pedagogia Societo.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A francia középiskolák múltja és jelene (Paseo kaj hodiaŭo de la francaj mezlernejoj) (1890)
  • A magyarországi középiskolák múltja és jelene (Paseo kaj hodiaŭo de la hungarlandaj mezlernejoj) (1896)
  • Az ókori nevelés története (1906), (1922), (1926), (1984)
  • A középkori nevelés története (Historio de la mezepoka edukado) (1914), (1926), (1985)

Fontoj[redakti | redakti fonton]