Ernő Havas

El Vikipedio, la libera enciklopedio

HAVAS Ernő (havaŝ) estis hungara libroeldonejestro naskiĝinta en Ratosnya la 13-an de januaro 1914 kaj mortinta en Budapeŝto la 7-an de julio 1983.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Havas enpaŝis en 1929 en la sindikaton. Inter 1930-35 li studis en la Conservatoire National des Arts et Métiers de Parizo, kie li havigis diplomon de inĝeniero pri tekstilo en 1935 kaj revenis Hungarion. En jaroj 1939-41 li estis soldato, en jaroj 1941-44 laborservulo. En jaroj 1945-47 li estis sekretario de la Mérnök Szakszervezet (Sindikato de Inĝenieroj) kaj redaktoro de la gazeto Műszaki Élet, en jaroj 1946-53 instruisto en la altlernejo de partio, poste vicdirektoro, en 1954-56 respondecredaktoro de revuo Társadalmi Szemle, de 1957 direktoro de la libroeldonejo Gondolat Könyvkiadó.

Fonto[redakti | redakti fonton]