Ernő Hazay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ernő Hazay
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1819 (1819-04-07)
en Timișoara
Morto 17-an de decembro 1889 (1889-12-17) (70-jaraĝa)
en Bátorove Kosihy
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Lingvoj hungaragermana
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo ĵurnalistopolitikisto
vdr

HAZAY Ernő (hazai) estis hungara ĵurnalisto naskita en Temeŝvaro la 7-an de aprilo 1819 kaj mortinta en Bátorkeszi la 17-an de decembro 1889.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ernő Hazay studis en la ekonomia akademio de Hohenheim. Li estis honvedoficiro dum la liberecbatalo de 1848-1849. Li fondis kaj redaktis en germana lingvo de 1-a de junio ĝis 1-a de julio 1849 en Peŝto la gazeton titolitan Am 14 April. Poste oni kondamnis lin al morto, sed li sukcesis rifuĝi al Turkio. Pli poste li ricevis amnestion kaj li revenis al Peŝto, kie li partoprenis la fondadon de la gazeto Pester Lloyd. Je la fino de la 1850-aj jaroj li retiriĝis al Bátorkeszi kaj mastrumadis ĝis 1861. Pli poste li denove publikagadis, kaj li iĝis deputito kun registara programo de la landkunveno.

Libro[redakti | redakti fonton]

  • Nyílt szó a szesz megadóztatása tárgyában (Pest, 1867).

Fonto[redakti | redakti fonton]